Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRANO

Vundita sed ne morta

La irana prezidanta baloto de majo 1997, en kiu la popolo subtenis intelektan mulaon Mohammad Ĥatami, pruvis, ke tra Irano fluas grandega demokratia ondo. Religia aristokratio, aperinta post la islama revolucio, ne volas kaj ne povas kredi, ke ĝi devas transdoni la registaron al reformistoj.

Sekvis do periodo de t.n. “interna terorismo”. Ekzemple en marto ĉi-jare estis pafita Said Haĝarian, ĉefrolulo de la reformisma movado kaj ties teoriisto. Haĝarian fondis novan tutlandan partion Moŝarekat (Partopreno); la 290-membra parlamento, kies mandato komenciĝis en majo, konsistas pli ol duone el Moŝarekat-deputitoj.

Granda satano

Sendube Haĝarian ne estis pafita de “malamiko de la ŝtato” aŭ de dungito “de la granda satano Usono”. Laŭdire li estis pafita de “teroristo” subtenata de konservativuloj en Irano, kiuj bedaŭras sian perdon de potenco. Grave vundita, Haĝarian tamen travivis la atencon. Laŭ ĵurnalisto, lia stato similas tiun de la reform-movado en Irano: danĝere vundita sed ne morta.

Preskaŭ certe sekvos aliaj tiaj malbonaj eventoj. Tamen neniu dubas, ke irananoj elektis demokratian vojon kaj la rajton mem decidi pri sia registaro.

M. Reza TORABI/pg