Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kulturo de milito

Unu fojon plian en la 85a Universala Kongreso en Tel-Avivo, oni longe parolos pri paco, eĉ pri kulturo de paco. Nepre oni forgesos, ke sufiĉa sed necesa kondiĉo estas la forigo de la reganta kulturo de milito, por ke la kulturo de paco estiĝu.

Kio pri kulturo

La direktoro de la magazino L’Express en n-ro 2534 prezentis trafajn argumentojn pri kulturo: “La kulturo estas nediskuteble unu el la grandaj stimuliloj de la vivo. Forlasi ĝin karakterizas dekadencon kaj ĉiam signalas malvenkon de libereco. Esenca elemento de la konado, ĝi estas atuto sur la malfacila vojo de la vero, ne forigebla pakaĵo por la homa interkompreniĝo, la nura armilo por venki tiun aferon identigitan de Albert Camus [kamí], kiu, ene de ni, aspiras al servuteco ... Per ties forto, la kulturo kontribuas al la memstareco de la individuo.

Gettigita, diigita, enfermita en konservatorio, ĝi vane turniĝas, malkonektita de la vivaktualeco. La loko de kulturo, do, ne estas en iu ajn tabernaklo ...”.

Estas konstateble, ke nia homa kulturo estas ĝuste enfermita en tabernakloj.

Tabernakloj de milito

Laŭ la plej primara rezono, por atingi pacon estas necese nuligi la kulturon, la kaŭzon de militoj. Tiuj kaŭzoj okulfrapas al ni, sed ni fermas niajn okulojn por resti en la akceptitaj tabernakloj, kiuj estas:

- Ksenofobio, naciismo, ŝovinismo, patriotismo.

- Religioj, pro la fanatika fermiĝo en miloj da sektoj, diferencaj, sed ĉiu el ili la plej bona, do trudinda.

- Rasismo, pro la malfacila akcepto de la diverseco, de la diferencoj. Ĉiu raso facile sin prezentas kiel la plej supera, kiu havas plenumendan mision.

Tiuj tri supraj faktoroj, kaŭzoj de militoj estas cetere intime interligitaj kaj nedisigeblaj. Ili verdire servas por kaŝi la veran kaŭzon, la materian pravigon de la militoj, kiu estas la senĉesa strebo al posedo de riĉaĵoj fare de apartaj homgrupoj. La homoj militis por la posedo de fajro, por fekundaj kultiveblaj grundoj, por posedo de spicoj, batalas pro petrolo, karbo, pro ercoj, pro oro, pro vivospaco kaj ekde nun por posedo de trinkebla akvo, se ne tro detaligi la kaŭzojn ĝis la ekonomika tutmondigo.

Ni scias, kvankam vivantaj en nia kulturo de milito, ke ne plu konvenas starigi gigantan inkvizician brulŝtiparon kaj flamigi flagojn kaj standardojn de naciismoj kaj patriotismoj, pli kaj pli abundaj, kune kun la sanktaj skribaĵoj de ĉiuj religioj ne forgesante la bibliojn kaj koranojn, same kiel oni iam karbonadgis herezulojn. Tamen, se ni volas kulturon de paco, ni devas ŝanĝi nian sintenon, jes malfermi niajn mensojn kaj tabernaklojn.

Kulturo de paco

Pri la dualo nacio, mondcivitaneco: Estas pruvita fakto, ke ĉiu homo sur la tersurfaco naskiĝas en la plej bona kaj bela loko de la mondo. Ĉar la principo validas por ĉiuj, estas malfacile por kosmopolitoj kompreni la ekzaltadon de belo-bono en naciismon. Sufiĉas konscii pri la ekvivalenteco de la homaj valoroj, kio ne devige kondukas al sameco aŭ egaleco el facile akceptebla diverseco.

Pri religioj kaj diferencoj en rasaj sintenoj, la principo de ekvivalenteco restas same evidenta. La amo al tia aŭ alia formo de koncepto pri dio ne havas psikologian pravigon por malamo al aliaj konceptoj pri tiu dio, pri doktrinoj, krom en hermetikaj dogmoj de arkaikaj obskurantismoj. La nocio pri dio mem estas tiom svaga, tiom abstrakta, ke ĉiu el ni devus laŭvole, libere ne atence retrovi sian propran bildon sen afekti la dian spegulaĵon de la aliaj.

La plej malfacile malfermebla tabernaklo, estas tiu de nia nuna kapitalisma ekonomiko, kie koncentriĝas la homa avido, la spekulemo senlima, la ekspluatado de homo al homo, la mito pri kolektiveco kie ligiĝis la ŝtatismoj kun senprecedencaj koruptoj en ĉiuj anguloj de nia tero. Sed en tiu kulturo de paco, kiu kapablas konsenti, ke trezorigebla mono estas malpaciga, ke borso estas instrumento de ekspluatado, de spekulado kaj mizero, ke vera kapitalo estas tiu kiu produktas, ke produktado estas por kontentigi ĉiujn homajn bezonojn por ĉiuj, ke petrolo, akvo, aero, kultivebla tereno, ercoj, gemoj estas posedaĵoj de la homaro, ktp?

Manifesto 2000

Por tiu kulturo de paco UN, Unesko kaj UEA lanĉis belan manifeston kun alvoko por apliki la ses jenajn principojn: 1) Respekti ĉiun vivon. 2) Rifuzi perforton. 3) Dividi kun aliaj. 4) Aŭskulti por kompreni. 5) Konservi la planedon. 6) Remalkovri solidarecon. Jen bonaj gvidlinioj, kiuj konstante akompanas nin dum nia 2000-jara civilizacio, ekde la dekalogo al Moseo, ĝis la deklaracio pri homaj rajtoj eldonita en 1948. Sed kie oni povas konstati la aplikon de la petataj sindevontigoj? Kiuj sin turnis fakte al la kulturo de paco, se efektive konstante regas la kulturo de milito?

Historiisto Kenneth Clark [kenef klak] diris, ke kulturo iĝas civilizacio, nur kiam ĉiu generacio herede transdonas ion novan. Eblas konstati, ke de pli ol 2000 jaroj, sur la etika, morala tereno, la homoj konservis sian militan kulturon kaj absolute nenion novan herede transdonis por la kulturo de paco, krom vortoj, simplaj ripetitaj paroloj.

Gilbert LEDON