Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

BRITIO

Jarmila kupolo en Londono

Cent jarojn post la granda londona ekspozicio, en 1951 en la brita ĉefurbo okazis Festivalo de Britio. Oni celebris tiun jubileon en urboj kaj vilaĝoj. Milionoj da britoj tiam vizitis la festivalan lokon en la metropolo. Venis la jaro 2000 kaj denove Britio organizis grandan allogaĵon: la tiel nomatan “Jarmila sperto”, en Greenwich [greniĉ], kiu funkcias dum la kuranta jaro. Specialan subteran fervojon oni konstruigis por veturoj al la kupola loko — la “Jubilea linio”.

Sub grandega kupolo troviĝas preskaŭ dudek allogaĵoj, kiujn oni nomas “zonoj”. La organizantoj atendas 12 milionojn da vizitantoj dum la nuna jaro, sed entute la aranĝo koncernos 40 milionojn da homoj. La diversaj zonoj ilustras tri larĝajn temojn: kiuj ni estas, kion ni faras kaj kie ni loĝas.

Zono “Korpo” ilustras progreseman medicinan sciencon kaj genetikon. Ekster la zono estas grandega muro, konstruita el 3000 telefonlibroj, kaj oni diras, ke la listo de genetika informo pri la homa korpo plenigus tiujn librojn!

Zono “Veturo” konsideras la problemojn de pli puraj, pli bonaj kaj pli sekuraj transportiloj. Zono “Memportreto” provas omaĝi Brition, la britojn kaj ties kondutojn, ktp. En la zono “Laboro” oni povas sperti la eksciton de laboro en la estonteco, kaj spekti kiel laboro ŝanĝiĝis kaj aliiĝos.

Zono “Ludo” estas elektronika ludejo, plenplena de futurismaj ludoj. En zono “Partopreno” oni invitas vizitantojn registri siajn opiniojn pri siaj hejmo kaj komunumo. Oni rajtas vojaĝi al la plej mirinda planedo de l’ universo en zono “Hejmplanedo”. Zono “Parolado” konsideras la potencialon de komunikado. Oni rajtas postlasi mesaĝon por la estonteco, kaj ankaŭ krei 3D(imensian) komputilbildon de si mem per unika teknologio kaj eĉ partopreni televidspektaklon.

Zono “Lernanto” elmontras elektronikan “Domesday”-libron (imitaĵo de la mezepoka libro pri Britio), kiun kreis 130 000 gelernantoj el ĉiuj partoj de la lando. La ceteraj zonoj jenas: “Vivanta insulo”, “Mono”, “Ripozo”, “Menso” kaj “Fido”.

La centra areno de la kupolo estas vastega spaco por distroj, kvindek metrojn alta kaj same granda kiel la Trafalgar-placo meze de Londono. Jen la kulmino de la jaro 2000: la mirinda jarmila spektaklo, mirinda distraĵo el muziko, dancoj kaj aerprezentaĵoj, projektita por samtempa ĉeesto de 13 000 vizitantoj.

Tuj ekster la kupolo estas teatro, kiun oni intencas daŭre uzi por projekciado de filmoj kaj prezentado de teatraĵoj. Oni povas spekti la rolulojn de populara brita televidserio komedia “Blackadder”. Eblas spekti ankaŭ specialan tempvojaĝ-filmon “Blackadder malantaŭen kaj antaŭen”.

William SIMCOCK