Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Knaba maturiĝo

Jen traduko de klasikaĵo de la flandra literaturo, “Kobeke”, verkita en 1933 de Ernest Claes, laŭdire la plej aŭtobiografia el liaj verkoj. Komence, ĝi pentras lirike kaj detalo-riĉe la familion, cirkonstancojn, naskiĝon kaj infanaĝon de Kobo Persuso. Tio okazas en ebena arbara parto de Flandrio; abundas priskriboj de la naturo, vetero, vegetaĵoj kaj bestoj. Kelkloke, la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj; estas ĉarma sceno, en kiu la bestoj debatas siajn relativajn meritojn, ĝuste kvazaŭ petolaj infanoj. Abundas onomatopeaj krioj de plej diversaj bestoj kaj birdoj. Naturaĵoj alprenas fojfoje simbolajn signifojn — pinarboj kvazaŭ sentineloj kaj prijuĝantoj de preterpasantoj, merlo kiel simbolo de infantempa amo inter Kobo kaj Linjo. La homojn la romano prezentas per lakonaj, kamparanecaj dialogoj kaj abundo da popolaj kaj poste religiaj kantoj.

La verkon konsistigas mallongaj ĉapitretoj, aranĝitaj en dek sekcioj. Ofte la ĉapitret-fermaj frazoj okul-frapas. Ekzemple, priinfanaj pensoj (p. 39) pro la eksbebiĝo de Kobo: “Ili ricevas mamon, ili ricevas botelon, ili ricevas unu denton kaj la unuan pantalonon. Ili havas 5 aŭ 6 jarojn antaŭ ol oni scias tion.”

La rakontado estas en la tria persono — eĉ di-okula foje, tamen, kiam ĉapitreto prezentas ĉefe skizon de unu rolanto, la stilo transformiĝas al ties karaktero, impresante kvazaŭ en la unua persono, sen esti formale tia.

La juneco disvolviĝas en malriĉa, kampara superstiĉe religia kunteksto. Tio gvidas Kobon kandidatiĝi kiel frato en abatejo. Tiuparte, la kviete humura ironio de Claes subtile sed tre efike primokas la kontraŭdirojn de la monaĥa vivo. Post sperto de tri vizioj, Kobo komprenas, ke li ne eltenos la klostran vivon kaj forlasas ĝin, plunaive, por semi bonon en la mondon. Tio kondukas lin tra kelkaj katastrofoj, ĝis tuŝo de la tiutempa urba vivo. Nur fine de la libro, en brile ne-superfluon-dira konkluda ĉapitreto — li revenas al siaj radikoj.

Laŭ la normoj de nuntempa prozo, oni emus je iom malpli da priskriboj, precipe en la unua parto — tamen, bone skizitan fonon oni bezonas por kompreni kaj ĝui la ceteron. La traduko estas flua kaj bona. Ĉiuj nomoj havas esperantigitajn formojn, ĝenerale tio bone efikas, sed en scenoj de komuna festado, kie necesas mencii en unu alineo trionon de la tuta vilaĝanaro, la artefariteco iom travidiĝas. La libro estas teknike laŭdinda, sen preseraroj; dudeko da specif-stilaj lini-artaj bildoj ornamas ĝin. Jen valora aldono al la kolekto da literaturaĵoj el la malpli grandaj lingvoj de nia mondo.

Stefan MACGILL

Ernest Claes: Kobo. El la nederlanda tradukis Cor Bruins. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno,1999. Ilus. Jozef Candré. 232 paĝoj. ISBN 90 71205 64 9. Prezo ĉe FEL: 24 eŭroj + afranko.