Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Ĉu viktimo — aŭ viktimiganto?

Ceremonie salutante armeanojn, la prefekto de Tokio, Ishihara Shintaro, uzis vorton taksitan diskriminacia almenaŭ de amaskomunikiloj. La prefekto parolis pri sangokujin, kiuj abomene krimas, kaj pri alilandanoj, kiuj kontraŭleĝe eniras Japanion.

Laŭvorte signifas sangokujin “popolo el la tria lando”. Post la dua mondomilito la termino — tiam ne diskriminacia — aludis al homoj el Koreio kaj Tajvano loĝantaj en Japanio. Kiam tiuj ekofendis japanojn, la vorto akiris diskriminacian nuancon kaj hodiaŭ apenaŭ eldireblas.

La prefekto estas konservativa politikisto populara inter tokianoj. Progresemaj amaskomunikiloj, kiuj lin malfavoras, ne preterlasis la ŝancon malhonori lin. Ili informis, ke “Ishihara uzis diskriminacian terminon kontraŭ alilandanoj”. Opiniosondoj, tamen, indikas subtenon por la prefekto — eventuale viktimo de trompaj amaskomunikiloj.

IGARASI Takeo/pg