Garbhan MACAOIDH
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Ĝis antaŭ nelonge la socio en la Irlanda Respubliko estis relative homogena: precipe katolika, konservativa, agrikultura kaj keltdevena. Malmultaj turistoj vizitis ĝin krom irlandoriginaj usonanoj, serĉantaj familiajn radikojn en la lando de siaj prapatroj.
Post 1973, kiam la registaro de Allende en Ĉilio estis perforte faligita de dekstrulaj armeanoj, kelkaj ĉiliaj politikaj rifuĝintoj trovis azilon en Irlando. Tiu eta enmigro, kaj kelktempa gastigo de malgranda nombro da viktimoj de la balkanaj militoj, estis preskaŭ la solaj kontribuaĵoj de la irlanda ŝtato al mildigo de la prema monda rifuĝinto-problemo. Dum lastaj jaroj, tamen, la Irlanda Respubliko pli kaj pli tuŝatas de kreskanta ondo da migrantoj (azilpetantoj, rifuĝintoj kaj ekonomiaj migrantoj), kian spertas ĉiuj aliaj membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio.
Nun, apud la rifuĝintejoj haste establitaj de la irlanda registaro, vice staras eksterlandanoj el orienta Eŭropo kaj el Afriko, petante permeson loĝi kaj eventuale labori en Irlando. Ĉar la instancoj ankoraŭ ne sukcesis krei adekvatajn strukturojn por alfronti la problemon, estiĝas publika paniko kaj ĥaoso en ŝtataj departementoj.
Pro tio, ke la plimulto de la migrantoj videblas en la ĉefurbo, la departemento pri justico (kiu lastatempe ofte montris sin tre maljusta) provas disigi ilin tra la lando. Sen adekvate konsulti la lokajn sanservojn, lernejojn kaj ordinarajn loĝantojn, la departemento translokas migrantojn al disaj kamparaj urbetoj kaj vilaĝoj, kie mankas publika transporto, sufiĉe da kuracistoj, taŭgaj okupoj aŭ distraĵoj.
La registaro ĵus dekretis, ke ĉiu “gasto” ricevos loĝadon kaj manĝaĵon, plus semajne 15 irlandajn pundojn (18,75 eŭrojn) kiel monan subtenon. Ĝis fina decido pri ilia sorto, ili ne rajtas labori aŭ serĉi postenon. La sumo de 15 puntoj (irlandaj pundoj) apenaŭ sufiĉas eĉ por unu vojaĝo al la ĉefurbo por trakti kun aŭtoritatoj aŭ kun advokato.
La instancoj provizas al plenkreskaj enmigrintoj nek instruon en la angla lingvo aŭ — en gaelaj regionoj — en la irlanda, nek rimedojn por okupi la longajn horojn de deviga mallaboro dum la atendoperiodo, kiu povos daŭri du jarojn aŭ pli. Moderaj irlandanoj timas, ke tia fuŝflikita programo ne kapablas solvi la problemon kaj eĉ povos doni pretekston por rasismaj atakoj aŭ almenaŭ por diskriminacio, kiel laŭraporte jam abunde okazis en aliaj EU-landoj.
Sendube ĉi tiu situacio estas problemo, kiu urĝe postulas solvon, ne nur en Irlando, sed ankaŭ en tuta Eŭropo kaj la mondo ĝenerale. Tia solvo — se solvo eblas — nepre devas esti ne nur justa sed ankaŭ humana kaj homarama.
Garbhan MACAOIDH