Gerrit BERVELING
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
“Sur la sojlo de la granda jubileo de la jaro 2000 mi volas esprimi profundan bedaŭron pri la kruela morto de Johano Hus; lia morto fariĝis fonto de multaj konfliktoj kaj disdividoj en la mensoj kaj la koroj de la ĉeĥa nacio,” diris papo Johano Paŭlo la dua dum la aŭdienco de partoprenantoj de la internacia simpozio pri Johano Hus, kiu okazis en la Laterana Universitato en Romo de la 15a ĝis la 17a de decembro 1999. La papo parolis pri Hus kiel pri unu el la plej kleraj magistroj de la praga universitato kaj persono de speciala signifo por la ĉeĥa nacio, persono neforgesebla antaŭ ĉio pro la morala kuraĝo esprimita fronte al suferado kaj morto.
Jam 585 jaroj pasis de post la brulekzekuto de la katolika pastro kaj religia reformisto, Johano Hus, “la plej glora ĉefo”.
Li naskiĝis en la sudbohemia vilaĝo Husinec ĉe Prachatice en la jaro 1369 (sed laŭ la plej novaj esploroj verŝajne nur en 1371). Komence li estis nomata Johano de Husinec, sed poste nur mallonge Johano Hus. (En la mezepoka ĉeĥa lingvo hus signifis “ansero”.)
Ekde 1390 li studis en la praga universitato, en 1393 li fariĝis bakalaŭro, en 1396 magistro de liberaj artoj, ekde 1398 li prelegis en la artisma fakultato de la universitato, en 1400 li estis ordinita pastro, en la jaroj 1401-1402 li estis dekano de la artisma fakultato, en la jaroj 1409-10 rektoro de la praga universitato. Ekde 1402 li estis predikisto en betlehema kapelo en la praga Malnova Urbo. Liaj predikoj rapide tiom famiĝis tra Prago, ke la kapelo estis plenplena de homamasoj. Liajn predikojn ĉeestis ankaŭ la reĝino Žofie (Sofia) kaj ofte ankaŭ la ĉefepiskopo Zbyněk Zajíc de Hasenburg, kiu komence simpatiis kun Hus.
Hus tiam fariĝis reprezentanto de la ĉeĥa reforma movado, strebanta pri la rebonigo de la katolika eklezio kaj de la socio per konsekvenca respektado de la novtestamentaj idealoj. Grandan influon al Hus havis la verkoj de la angla teologo, filozofo kaj religia reformisto John Wycliffe [ĝon viklif] (1320-1384), kies verkaron la katolika eklezio proklamis hereza. La verkoj de Viklif estis legataj ankaŭ en la praga universitato. Kvankam Hus ne aprobis la artikolojn de Viklif, proklamitajn herezaj, li tamen plene aprobis la tekstojn ne kontraŭajn al la eklezia doktrino.
Hus akiris subtenon de la tiamaj influaj rondoj, inkluzive de elstaraj personoj de la kortego de reĝo Venceslao la 4a kaj de parto de la praga loĝantaro. Sed ekde 1408 li kaj liaj partianoj havis ĉiam pli oftajn konfliktojn kun la ideaj kontraŭuloj, inter kiuj antaŭ ĉio la germanaj magistroj en la universitato kaj la ĉeĥa eklezia hierarkio, kun ĉefronte la ĉefepiskopo.
La ĉefepiskopo postulis, ke Hus rezignu pri la viklifismo, sed kiam Hus rifuzis, li denuncis lin antaŭ la papo. Tiu tuj publikigis buleon, per kiu li plenrajtigis la ĉefepiskopon interveni kontraŭ la reformistoj, malpermesi al ili prediki kaj konfiski ĉiujn verkojn de Viklif. Reĝo Venceslao la 4a kaj reĝino Žofie pledis por Hus kaj kun multaj nobeloj propetis por li ĉe la papo. Tiam la papo ordonis, ke Hus venu al Romo por pravigi sin. Sed tion Hus ne povis fari kaj la papo anatemis lin.
En 1411 papo Johano la 23a deklaris militon al la reĝo de Napolo kaj por akiri monon por tio li komencis vendi indulgencojn (pardonojn de pekoj). En Prago pastroj komencis vendi la indulgencojn en 1412 kaj minacis per inferaj punoj al tiuj, kiuj neniel volis kontribui al la milito. Hus akre atakis la vendadon de la indulgencoj asertante, ke ne estas juste kontribui al la papo per mono por murdi kristanojn kaj instigis homojn ne aĉeti la indulgencojn.
La popolo efektive ĉesis kontribui en la indulgenc-kason kaj la papaj senditoj plendis ĉe la reĝo, kiu ordonis ne kontraŭstari la vendadon de la indulgencojn. Tiamaniere Venceslao la 4a unuafoje kontraŭstaris al Hus. Ĉar Hus daŭrigis siajn agadojn kontraŭ simonio, la papo proklamis interdikton super Prago, dum Hus tie ĉeestas. (En la urbo do ĉesis diservoj, baptoj, nuptoj, funebroj, ktp.) Pro tio komence de novembro 1412 Hus forlasis Pragon kaj foriris al kasteleto Kozíhrádek en suda Bohemio kaj poste ankaŭ al aliaj lokoj, kie li vivis sub ŝirmo de nobelaj favorantoj. Ĉie tie li predikis al la popolo subĉiele kaj liaj instruoj rapide disvastiĝis kaj enradikiĝis ĉe la homamasoj.
Tie li ankaŭ skribis siajn verkojn. Lia ĉefa latina verko estas De ecclesia (Pri la eklezio); en ĝi li entute ripetas la ideojn de Viklif, ke la kapo de la eklezio estas Kristo, ne papo; kredantoj estas nur tiuj, kiuj estas antaŭdestinitaj por savo kaj vivas laŭ la Biblio. La Skribo kaj la sanktaj Patroj, kiuj akordiĝas kun la Skribo, estas la sola fundamento de la kredo.
Sed precipe li verkis ĉeĥlingve, por ke la verkoj estus alireblaj por la simpla popolo. Liaj ĉefaj verkoj estas: Libroj pri la simonio, Ekspliko de sanktaj legaĵoj dimanĉaj (unuvorte: Postilo), Pri la ekkono de la ĝusta vojo al saviĝo (Filineto), Pri ses herezaĵoj, Interpretoj de la kredo, dekalogo kaj sinjorpreĝo. Literaturan valoron havas ankaŭ liaj leteroj, ĉefe tiuj el Konstanco. Siajn verkojn li skribis per la viva popola lingvaĵo, per riĉa stilo kaj abundaj retorikaj figuroj. Li simpligis kaj precizigis la ĉeĥan ortografion per enkonduko de supersignoj.
Tiam la papo mem intencis realigi iujn reformojn en la eklezio kaj tial li kunvokis novan koncilion al la sudgermana urbo Konstanco. La rom-germana imperiestro Sigmundo (ĉeĥe Zikmund), la frato de reĝo Venceslao la 4a, proponis al Hus, ke li iru al Konstanco por senigi sin de ĉiuj akuzoj. Kvankam la amikoj de Hus avertis lin kontraŭ Sigmundo, Hus tamen decidiĝis vojaĝi al Konstanco, tie defendi sin antaŭ la koncilio kaj pruvi, ke ne li, sed la eklezio deflankiĝis de la instruoj de Kristo. Reĝo Venceslao la 4a disponigis al li akompanantaron el ĉeĥaj nobeloj kaj Hus ekvojaĝis la 10an de oktobro 1414. En Konstancon li venis la 3an de novembro kaj tuj la sekvan tagon la nobeloj informis papon Johano la 23an, ĉeestantan en Konstanco, pri la alveno de Hus, petante, ke neniu maljustaĵo okazu al li. La papo promesis al li protekton kaj deprenis de li la anatemon.
Sed kontraŭuloj de Hus ne maldiligentis. La kanonikoj de Prago kaj de Vyšehrad sendis al Konstanco liajn malamikojn, kiuj abomenis neniun rimedon por makuli la honoron kaj la bonan nomon de Hus. Ŝajnigante, ke Hus volas fuĝi, ili atingis tion, ke li estis arestita kaj enkarcerigita. Vanaj estis la intervenoj de la ĉeĥaj nobeloj ĉe Sigmundo, ke Hus estu liberigita. Malice kondutis al Hus la ĵurrompa imperiestro.
Fariĝis ĉiam pli klare, ke Hus tute ne povos reveni en sian patrujon. La koncilion partoprenis grandparte pastroj kaj ekleziaj altranguloj neindaj je siaj postenoj. Papo Johano la 23a mem estis origine mara pirato. Dum tiuj ekleziuloj diversmaniere amuziĝis kaj diboĉis, Hus senkulpe kuŝis en tenebra prizono, kie li dufoje grave malsaniĝis. La sciigo pri lia aresto vekis en Bohemio grandan kontraŭstaron. Post multaj skribaj intervenoj el Bohemio kaj Moravio kaj surlokaj postuloj de la ĉeestantaj nobeloj estis promesite, ke la 5an de junio Hus rajtos paroli.
Sed la publika elpaŝo antaŭ la koncilio ne plenumis la esperojn de Hus. Oni tute ne permesis al li esprimi siajn ideojn, sed male tute antaŭjuĝeme kaj pasie malebligis al li paroli, postulante ke li respondu nur jes aŭ ne. Ili postulis, ke li senkondiĉe reprenu ĉiujn siajn instruojn. Tio ripetiĝis ankaŭ la sekvan tagon, kiam mem ĉeestis Sigmundo. Li tiam diris, ke ĉio, kion li aŭdis, sufiĉas por Huson kondamni kaj brulmortigi lin.
Tiam venis al Konstanco nova petletero kun sigeloj de 250 ĉeĥaj nobeloj, ke Hus estu denove liberigita. Sed la koncilio tiun leteron tute ne atentis kaj metis Huson denove en malliberejon, kie li estis kelkfoje admonita revoki siajn herezaĵojn. Sed li ĉiam rifuzis. Dume li skribis kelkajn leterojn en Bohemion adiaŭante siajn amikojn. Li antaŭsentis sian kondamnon al la mortopuno, sed li kredis, ke Dio fortigos lin, por ke li ĉion eltenu. Sian adiaŭan leteron de la 10a de junio 1415 “Al la fidelaj ĉeĥoj” li finis per jenaj vortoj: “Mi ankaŭ petas, ke vi amu vin reciproke, la bonajn perforte subpremi ne lasu kaj la veron al ĉiu deziru.”
Sabate la 6an de julio 1415 Hus estis kondukita antaŭ la eklezianaron en la episkopan preĝejon, kie ĉeestis ankaŭ imperiestro Sigmundo. Estis legataj 30 artikoloj kulpigantaj Huson pri herezo kaj la tuta akuzo estis konfirmita de atestantoj. Hus volis ankaŭ ĉi tie defendi sin, sed tion oni malebligis al li. Tiam episkopoj komencis malordini lin. Ili surkapigis al li paperkronon, sur kiu estis pentritaj tri diabloj kaj skribite: “Jen la ĉefherezulo”.
Hus estis kondukita ekster la urbon, akompanate de granda homamaso, por esti brulmortigita. Li paŝis serioze preĝante kaj kantante psalmojn. Post kiam li lastafoje rifuzis revoki siajn instruojn, li estis ligita per ŝnuroj kaj ĉenoj al tabulo kaj ĉirkaŭ li estis amasigitaj ligno kaj pajlo en formo de stako tiel, ke nur lia kapo estis videbla. La ekzekutisto ekbruligis la ŝtiparon. Hus ne vivis longe. Kantante psalmojn kaj preĝante li rigardis al la ĉielo kaj dum mallonga tempo li sufokiĝis pro la densa fumo. Lian cindron oni ĵetis en Rejnon.
En la kondamno de Hus ĉeĥoj vidis la kondamnon de la tuta nacio. Komence de septembro 1415 la ĉeĥa nobelaro kunvenis grandnombre en Prago por protesti per letero al la koncilio kontraŭ la mortigo de la justama pastro kaj la malhonorigo per tio kaŭzita al la tuta lando. Fakte ĝi estis proklamo de rezista movado kontraŭ la plej alta eklezia aŭtoritato. La husana revolucio estis komenciĝanta...
La grandeco de Hus baziĝas sur tio, ke pro sia konvinko li kuraĝis kontraŭstari eĉ la plej grandan aŭtoritaton de la mondo, la mezepokan eklezion. Lia morala signifo troviĝas en lia strebado plibonigi la vivon de ĉiuj kaj en la fakto, ke liaj vortoj kaj agoj estis identaj.
La ideoj de Hus, lia verkaro, lia vivo kaj morto trairas la tutan ĉeĥan historion. La oficiala doktrino de la nove formiĝinta ŝtato Ĉeĥoslovakio en 1918 estis bazita sur la ideoj de Hus. La tiam fondita ĉeĥoslovaka eklezio poste akceptis la kromnomon “la husana”. En la verkoj de elstaraj artistoj aperas la persono kaj verkaro de Hus kaj la ideoj de la husismo; la ĉeĥoslovakaj soldatoj en ambaŭ mondmilitoj batalis sub la simboloj de Hus kaj de la husana revolucio.
Jubilea Jaro 2000 estas elstara evento por la repaciĝo inter religioj kaj eklezioj. La bedaŭro pro la morto de Hus, kiun esprimis la papo, estas la unua granda paŝo en tiu direkto. Iuj observantoj atentigas, ke kvankam Vatikano atribuas al Hus lokon inter la ekleziaj reformistoj kaj esprimas bedaŭron pro lia sorto, ĝi samokaze tute ne esprimas sin pri liaj instruoj kaj sekve tute ne povas temi pri lia reordino nek pri rehabilito.
Malgraŭ ĉio la pozitiva ekpaŝo de Vatikano kaj persone de papo Johano Paŭlo la dua estas bone akceptata kaj perceptata de la ĉeĥa socio.
En Prago troviĝas sep monumentoj pri Hus; el ili la plej konata estas tiu sur la malnovurba placo farita de la skulptisto Ladislav Šaloun [ŝaloŭn], malvualita la 6an de julio 1915, okaze de la 500a datreveno de la ŝtiparumo de Hus.
Johano Hus transdonita al la sekulara potenco por plenumi la punon (el la kroniko de Ulrich von Richental)
La papeco de Romo suferis gravan krizon depost la komenco de la 14a jarcento. Papo Klemento la 5a, franco laŭ deveno, ekloĝis kiel unua papo sub protekto de la franca reĝo en Avignon, kie la papa palaco ankoraŭ ĉarmas la turistojn. Post tiam pluraj franc-devenaj papoj sinsekve loĝadis en la sudfranca urbo, ĝis fine en 1377 Katarina de Sieno konvinkis papon Gregorion la 11an reiri al Romo. Sub ties sekvanto, Urbano la 6a, dek tri kardinaloj kun francaj preferoj elektis kontraŭpapon Klemento la 7a. Sekvis la tiel nomata granda okcidenta skismo: dum 52 jaroj estis du aŭ foje tri papoj samtempe, el kiuj la oficiala papolisto rekonas ĉiam nur unu samtempe. La ceteraj estas konataj kiel t.n. kontraŭ-papoj. Ankaŭ Johano la 23a estis tia kontraŭpapo. Tial povis okazi ke en 1950 ekoficis en Romo iu “oficiala” Johano la 23a, la papo de la dua vatikana koncilio.
Gerrit BERVELING