Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INTERNACIISMO

Harmonio el konflikto

En aprilo la aŭstralia ĉefministro, John Howard, kaj la ĉefo de la parlamenta opozicio, Kim Beazley, partoprenis ceremonion en Galipolo, Turkio, memore al la 85a datreveno de tiea batalo de la unua mondomilito. Tiam aŭstraliaj kaj novzelandaj soldatoj surteriĝis sur la duoninsulo Galipoli: sekvis monatoj da terura kaj sanga batalado.

Eĉ kiel malamikoj aŭstralianoj kaj turkoj reciproke respektis unu la alian. Tiama turka estro, Kemal Ataturk, konsolis gepatrojn de falintaj soldatoj, dirante: “Perdinte siajn vivojn en nia lando, ili fariĝis ankaŭ niaj filoj.” Nun, ĉe la batalejo, troviĝas en paco-parko memoriga monumento.

Ekde 1970 40 000 turkoj migris al Aŭstralio, kie nun 100 000 homoj estas turkdevenaj. La aŭstralia ĉefministro, vizitante la iaman batalejon, substrekis, ke el kuraĝo kaj amo al patrolando kreskis vera amikeco — konflikto sanĝiĝis al harmonio.

Ralph HARRY

Ĉe iama batalejo sur duoninsulo Galipoli situas en paco-parko monumento al miloj da mortintaj soldatoj.

La aŭstralia ĉefministro, John Howard, substrekis, ke el amo al patrolando fariĝis vera amikeco.