Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

CENTRA AMERIKO

Nepre ĝia nomo estas Meksiko

Inter la pluraj versioj celantaj etimologie klarigi la devenon de la nomo México [méĥiko] kaj interpreti ĝian signifon, estas la jenaj: mexi signifas “infloreska trunko de agavo” mexictli [meŝiktli], de me “agavo” kaj xictli “umbiliko” la sufikso co de México signifas “ĉe la loko de” do, laŭ la lingvo de la azteka popolo, “umbiliko de la agavo”. La usona esperantisto kaj elstara nahuatlisto McAfee tute nekomplike tradukis la nomon Meksiko kiel “La Agavaro”, kaj la saĝa klerulo kaj analizisto Gutiere Tibon menciis la estantan rilaton de la vorto Meksiko kun la terminoj Mecsi kaj Meisi, kiuj signifas “sankte oleumita”, “Mesio” la dio Hiutzilopochtli mistike sanktoleumis sian popolon per terebinta balzamo por doni al ili la nomon Mexica anstataŭ azteka.

Kiel ajn estus, ĉiel en la vorto Meksiko oni iel trovas certan rilaton kun agavo. Nepra kaŭzo de tio ja estas ke, por la antikvaj popoloj de la lando Meksiko, agavo estis dio-planto, la nobla vegetalo el kiu oni eltiris ĉion por subteni la vivon (vidu tabelon).

Tamen ne nur por la antikvaj popoloj de tiu lando rezultis eksterordinara la agavo, sed nuntempe ĝi ankoraŭ estas tia. La agavo ankoraŭ estas la fonto de la pulkvo4, kaj precipe la fonto de tequila [tekila]!

Pulkvo

La vorto pulque [pulke] devenas de la aztekismo poliuhqui, kiu signifas “difekta, malkomponiĝinta” tio, alude la fermentadon de la dolĉa suko aŭ miel-akvo, ĉerpita el la koro de la tiel nomata “milda agavo” aŭ Agave atrovirens. Pulkvo do estas la alkohola trinkaĵo nek distilita nek filtrita, de malklara, duonblanka aspekto kaj iom viskeca; ĝi enhavas proksimume 6 % da etilalkoholo, estigita dum la natura fermentado de la miel-akvo ĉerpita el tiu kolosa agavo.

La historiistoj asertas ke la toltekoj (t.e. la antikva indiĝena popolo loĝanta sur la altebenaĵo de Meksiko) konis la pulkvon de antaŭ pli ol 5 000 jaroj. Unu el iliaj legendoj rakontas, ke la pulkvo estis malkovrita de la noblulo Papatzin, kiu pere de sia bela filino Xochitl [soĉitl], kio signifas “floro”, ofertis ĝin al la monarĥo. Aliflanke, la historio de la popolo Méxica diras, ke tiu, kiu malkovris agavojn kaj fosis truon en ties koron por ĉerpi el ili mielon, per kiu oni faras vinon, estis Mayauel, la virino kiu estis unue homa estaĵo, poste diigita kaj fine konvertita en la simbolon de la agavo mem.

Kun la alveno de la hispanaj konkerantoj la pulkvo, kiu je la komenco estis nektaro de la dioj, fariĝis tre populara trinkaĵo. Kaj ankoraŭ, apenaŭ antaŭ sesdek jaroj ĝi estis la trinkaĵo plej populara en Meksiko, precipe ĉe la zono ĉirkaŭanta la ĉefurbon, kien oni enportis ĉirkaŭ 600 aŭ 800 miloj da litroj ĉiutage. Dume, la produktado de biero apenaŭ atingis trionon de tiu ĉi volumeno.

Sed ekde la 40aj jaroj la konsumado de pulkvo tre multe suferis pro kampanjo celanta diskonigi precipe la maltaŭgajn kondiĉojn de ĝiaj ellaborado kaj disvendado kaj, aparte diskonigi pri la grandaj kvantoj de falsita produkto, kian senskrupule oni iel permesis inundi la merkaton. Tiel okazadis ke la sanaŭtoritatoj verŝigis en la kloakajn kanalojn ĝis trionon de la volumenoj enportitaj en tiun ĉi zonon.

Tiamaniere, dum la 80aj jaroj la konsumado de biero jam okupis la unuan lokon, kiam 85 % de la totala produktado de alkoholaj trinkaĵoj estis biero, dum tiu de pulkvo apenaŭ atingis 1 %.

Tekila

Tequila estas la nomo de malgranda urbo en la okcidenta meksika ŝtato Jalisco [Ĥalisko]. Tiu ĉi nomo, Tekila, ekfamiĝis kiam en la jaro 1906 komenciĝis la disvendado de enboteligita brando produktita en tiu loko, tamen de multaj jaroj fame konata en la regiona merkato. Tiu ĉi brando, “tekilo”, estis ellaborita el la mielo elpremita el la agav-ananasoj bakitaj en subteraj fornoj. Oni uzis nur la bluan agavon (Tekilana Weber), kiu tiam sovaĝe kreskis ĉe la lokaj montaroj, sed kiun nuntempe oni teknike kulturas sur grandaj ebenaĵoj ĉirkaŭantaj la teritoriojn de tiu ŝtato.

Pro la granda famo, kiun iom post iom tekilo ekhavis, kaj pro tio ke la produktistoj ne kapablis kontentigi la kreskantan aĉetantaron, tiam jam ne nur landan sed mondan, en la 50aj jaroj la produktado senbride disvastiĝis ĉiudirekten, eĉ eksterlanden. Tio estigis tute nelojalan konkuradon kun la aŭtentikaj produktistoj, ĉar la aliuloj uzis malpli noblajn agavojn ol la bluan. Pro tio, la originaj produktantoj urĝe devis patentigi la nomon tekila kun laŭleĝa rajto de nomigo de ties origino, tiel kiel farite de la produktistoj de ĉampano en Francio.

Efektive, en Meksiko ekzistas pluraj distilitaj alkoholaj trinkaĵoj ellaboritaj el la diversaj variaĵoj de agavoj, el kiuj oni konas ĉirkaŭ 300. La komuna nomo de tiuj ĉi trinkaĵoj estas Mezkal, vorto kiu devenas de la nahoa lingvo: metl “agavo”, kaj xalli [ŝalli] “kuirita”.

La mezkalojn oni nomas laŭ la materialo, laŭ la metodo de produktado kaj laŭ ties origino; ekzemple, la tekilo estas mezkala brando de Tequila; alia ekzemplo estas tiu kiu pli kaj pli ankaŭ akiras mondan famon, ĝi estas la mezkalo de Oaxaca [oaĥaka]. Oaxaca estas sud-meksika ŝtato, kies ĉefurbo havas la saman nomon, kaj ĝuste en tiu historia urbo oni efektivigos la oficialan post-kongreson de la 5a Tutamerika Kongreso de Esperanto, en aprilo de la jaro 2001. Tie, evidente estos la eblo ne nur rigardi ellaboradon de mezkalo, sed precipe kaj nepre gustumi la diversajn tipojn kaj kvalitojn de tiu bongusta kaj ja efika agava brando, la mezkalon de Oaĥaka!

Fidel FIGUEROA M.

1. Cecilio A. Robelo, Diccionario de Aztequismos, México, D.F.: Editorial Fuente Cultural. 3a eldono. paĝoj 87-89. Publikigita okaze de la 40a datreveno de “Librería Navarro”, verŝajne en 1965.

2. Nahuatl, la lingvo de la azteka popolo.

3. Gutiere Tibon, en sia artikolo “Gog y magog” de la ĵurnalo Excélsior. — Cecilio A. Robelo, Diccionario de Aztequismos. México D.F.: Editorial Fuente Cultural, 1965, paĝo 69.

4. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1977, difinas “pulkvo” kiel meksikan brandon, tamen brando estas distilita trinkaĵo; fakte, en Meksiko neniam oni konis brandon kun tiu aŭ parenca nomo.

5. Konsideroj: La alkaloido de kaktacoj, meskalino (en la hispana lingvo “mezcalina”), absolute ne rilatas kun brando de agavoj. Sekve de tio, por Esperanto plej konvenus mezkalo (en la amerika hispana lingvo, mescal aŭ mezcal, sendistinge skribataj).

AGAVO

loĝejo trunko ĉirkaŭbarilo kaj kortaj balustradoj,
kolonoj kaj traboj,
tabuloj kaj mebloj
folioj tegmentoj kaj muroj
ŝnuroj, matracoj
vestaĵoj fibroj fadenoj, teksaĵoj, ŝtofoj, roboj
ŝuoj
dornoj kudriloj
nutraĵoj floroj bananetoj
trunka tigo rostita sukeca kano
suko el ĝia pulpo nektaro, miel-akvo
mielo, vinagro
folioj pergamena haŭto por volvi stufaĵojn
ananasaĵo frandaĵoj
radiko bredado de manĝeblaj raŭpoj
alkoholaj trinkaĵoj suko el ĝia pulpo suko
pulkvo
ananasaĵo tekilo, brandoj, likvoroj aliaj
produktaĵoj folioj detergenta saponinoj
pergamena papero
tuto diversaj produktaĵoj, efikaj por kuraci vundojn kaj malsanojn