Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EKSTREMISMO

Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?

Usono estis inter la unuaj landoj en la mondo, kiu reagis al la politikaj sukcesoj kaj mispaŝoj de la aŭstra Jörg Haider [jerg hajda] kaj eĉ alvokis hejmen sian ambasadoron en Aŭstrio “por konsultiĝo”. Hasta, kiel kutime, Usono rapidis priatenti la internajn aferojn de demokratia lando, samtempe fermante la okulojn, kiam temas pri propraj internaj aferoj.

Estas nenia dubo, ke ankaŭ en Aŭstrio, samkiel en aliaj landoj, ekzistas ksenofoboj, naciistoj, iredentistoj, ekstremistoj. Tiaspecaj uloj ekzistas ankaŭ en Usono, kaj iliaj reprezentantoj, samkiel en aliaj landoj, kandidatiĝas por altaj postenoj en la nacia registaro. Unu inter ili, Pat Buchanan — kandidato al la prezidenteco de Usono — antaŭ nelonge vizitis sudan Arizonon kiel signo de subteno al la tieaj eksterleĝaj privataj milicioj, dotitaj per la plej modernaj aparataroj kaj armiloj, kiuj “gardas” la landlimon kun Meksikio.

Tro da pigmentoj

En si mem tio ne estus danĝera afero. Kio danĝeras, estas la fakto, ke ili mortpafas ĉiun personon (kun tro da pigmentoj en la haŭto), kiu ŝajnas esti “kontraŭleĝa enmigranto”. Nu — oni povus respondi — tio estas “loka” problemo. Tamen naciskale ekzistas similaĵoj, kaj ilin oni ne rajtas ignori.

Laŭ la organizaĵo Southern Poverty Law Center, kies sidejo estas en Montgomery (Alabamo), la situacio de la malamo-grupoj en Usono multe similas tiun de la komercaj kompanioj: dum la malgrandaj malaperas aŭ englutiĝas en pli grandajn, la plej grandaj kreskas kaj plifortikiĝas. Krome, pli kaj pli da ili (kaj da dekstremaj individuoj) ekuzas la interreton por diskonigi siajn vidpunktojn kaj, sekve, gajni pli da subtenantoj.

La supre menciita centro tre atentas tiajn grupojn, kiuj uzas la interreton por reklami sin. Ĝi kompilis liston de tiuj grupoj, kiuj meritas iom da atento. Komence de la jaro troviĝis 305 retpaĝoj apartenantaj al ekstremismaj grupoj aŭ individuoj, kompare kun 254 antaŭ unu jaro. Samtempe la nombro de malamo-grupoj malkreskis je ĉirkaŭ 15 %, de 537 en 1998 al 457 en 1999.

Forto kaj influpovo

El la 254 retpaĝoj komence de 1989, 95 (37 %) apartenis al individuoj ŝajne ne aliĝintaj al iu ajn grupo. La nombro de personaj paĝoj kreskis dum unu jaro al 143 (47 %). Se oni komparas la nombrojn por 1997 kaj 1999, oni konstatas, ke en 1997 la malamo-grupoj estis pli-mapli egale dividitaj en grandaj kaj malgrandaj, dum en 1999 la nombro de la grandaj grupoj superis tiun de la malgrandaj. Alivorte la nombro de grandaj grupoj kreskas, dum tiu de la malgrandaj malkreskas. Samtempe kreskas ankaŭ la forto kaj influpovo de la grandaj grupoj.

Tamen tiuj nombroj ne spegulas la realon, ĉar la centro okupiĝas ekskluzive pri grupoj, kiuj ne nur reklamas sin, sed ja praktikas sian doktrinon. Samtempe, kelkaj dekstremaj grupoj trovis lokon en aliaj organizaĵoj, kiuj ne estas ĉeflanke ekstremismaj (etnaj, rasaj, religiaj).

Tradicie, la razkapuloj estis malgrandaj, sendependaj grupoj. En 1997 nur 16 % estis parto de pli grandaj organizaĵoj, sed lastatempe ilia sinteno ŝanĝiĝis, kaj unu jaron poste 80 % apartenis al grandaj organizaĵoj. La organizaĵo Hammerskin Nation — la plej granda novnazia razkapula organizaĵo en la mondo — kreskis je ĉirkaŭ 70 % en 1999. Alia grupo, Nation Alliance, perdis tri el siaj branĉoj, sed ĝia membraro kreskis je 50 %, al 1500 membroj.

Neta perdo

En kelkaj kazoj, la malkresko ja estas evidenta: Christian Identity, kontraŭsemida grupo, perdis 19 branĉojn kaj gajnis tri novajn, do neta perdo de 16 branĉoj.

Ĝenerale, la nombro de la dekstremaj grupoj ŝajnas malkreski, dum la nombro de individuoj kun dekstremaj vidpunktoj kaj agendoj ŝajnas kreski. Kiel William Pierce [ŭiljam pirs], la gvidanto de National Alliance, diris: “Mi kredas, ke la kondiĉoj, kiuj en 1999 kolerigis nian popolon sufiĉe por superi sian timon, daŭros kaj intensiĝos en 2000 kaj la sekvaj jaroj. Nia potenciala kandidataro estas tre for de elĉerpiĝo.”

Kiam la gvidanto de unu el la plej ekstremismaj grupoj faras tiajn deklarojn en lando, en kiu oni povas aĉeti pafilojn same facile, kiel oni aĉetas en Aŭstrio ludilojn, necesas esti tre tre atentaj.

Ionel ONET