Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AFRIKO

Sklavoj — kvinjaraĝaj

Tra la mondo geknaboj spertas gravajn malfacilaĵojn. En iuj landoj — ekzemple Benino — malriĉeco akrigas la situacion. Tie ekzistas kutimo nomata en la fon-a lingvo (lingvo de la plej granda etno en suda Benino) vidomegon. Tio signifas, ke infanoj estas edukataj for de la propra hejmo. Ĉar ne ĉiu vilaĝo posedas sian lernejon, vidomegon ebligas al kamparaj geknaboj profiti de urba edukado. Multaj nunaj kleruloj en Benino tiel edukiĝis.

Nuntempe tamen vidomegon asociiĝas kun ekspluatado kaj mistrakto de geknaboj. Kamparanoj, al kiuj mankas vivrimedoj, konfidas kontraŭ monataj pagoj siajn geidojn — inter 5 kaj 15-jaraĝajn — al nekonataj perantoj, por ke ili fariĝu “servistoj” en urbaj hejmoj. Tiu fenomeno tuŝas precipe knabinojn: kelkaj kamparaj gepatroj ankoraŭ preferas laborigi anstataŭ edukigi siajn filinojn.

Mastrumaj taskoj

En la urboj, knabinoj plenumas ĉiuspecajn mastrumajn taskojn: zorgi pri mastrina bebo, pretigi manĝaĵojn, lavi vestojn de la tuta familio, ktp. Foje ili fariĝas vendistinoj kaj devas surkape porti pezajn komercaĵojn, pli pezajn eĉ ol la propra korpo. Ili pli frue ellitiĝas, pli malfrue enlitiĝas ol gastfamilianoj kaj rekompenciĝas pro neplenumitaj taskoj per batoj.

Lastatempe la fenomeno internaciiĝis. Knabinoj estas forsendataj al najbaraj landoj, ekz. Niĝerio aŭ Gabono. En aprilo 2000 beninaj doganistoj arestis 13 homojn kun 26 infanoj, kiuj iris Ebur-Bordon. Rezulte la benina parlamento preparas novajn leĝojn por protekti infanojn. Venontjare Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (CEDEAO/ECOWAS) planas konferencon por kunordigi agadon kontraŭ tia “infano-komerco”.

Samtempe aliaj organizaĵoj (ekz. la infanprotekta organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, UNICEF) kampanjas por atentigi kamparanojn pri la maljusteco kaŭzata al infanoj. Celataj estas ankaŭ urbanoj, kiuj devas lerni, ke vidomegon ne konduku al sklaveco.

Christian FABOSSOU