Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Brue sed neskandale

La invitmesaĝo de MONATO intrige tekstis: “... Ĝi estas ekstrema produktaĵo tute subgrunda kun prezento de ege brumuzikaj bandoj (anarkipunkaj, hardkoraj kaj traŝaj), vera bombo en espio! Konvenciaj esperantistoj abonenos ĝin kaj ili skandaliĝos. Plej gravaj kritikoj estos: ... — kio kompreneblas estas maldeca kaj malmorala” 1. Ĉu iu sukcesus elteni kaj ne mendi ĉi diskon? Mi ne sukcesis, kaj senpacience atendis la alvenon de la disko. Kaj kiam ĝi alvenis, mi estis tre seniluziigita.

Ĉar ĝi estis la absolute ordinara KD de la tute ordinaraj bruaj bandoj, kiuj estas amase aŭskulteblaj en rokvendejoj de ajna lando. Do, ne troveblas io vere skandaliga. Sed pri kio MONATO pravis, estas, ke la vortoj estas malofte kompreneblaj, kaj tio eĉ pli seninteresigas la diskon, ĉar, se oni almenaŭ povus aŭdi la tekstojn ...

Entute estas prezentitaj 15 rokbandoj kaj 31 kantoj. Ĉio estas ludata en la sama stilo: mi difinas ĝin kiel simplan hard-rok; ĉar kutime la stiloj diferenciĝas ne tiom per muziko (gitaroj kaj drumoj ĉie estas la samaj), sed per la teksto, kaj pri la ĉi-diskaj tekstoj oni jam menciis.

Neniu el la bandoj estas vaste konata. Konstantaj legantoj de Rok-gazet’ povas rekoni kelkajn band-titolojn (Piĉismo), sed certe oni apenaŭ iam havis la veran eblecon aŭdi la bandojn. Do jen la bona ebleco!

Grigori AROSEV

Esperanto Subgrunde Kompil’ Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2000. Kompakta disko, 66,12 minutoj. Prezo ĉe FEL: 18,00 EUR + afranko.

1. La citita teksto tamen ne venas de MONATO, sed de la disko-eldonejo.