Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Bona leĝera rokmuziko

Jen plia disko el Kolekto 2000, kun la kutime elstara prezento teknika kaj grafika, ĉi-foje ĉefe pro la pentraĵoj de Bruno Lassale. Temas ŝajne pri franca ensemblo, Kore, kun bonega prononco kaj kun muziko senprobleme elsendebla radie.

El la 7 tekstoj, ĉiuj de Kris Spitzer, nur du estas originale verkitaj. Tamen tiuj du plene samstilas kun la 5 esperantigoj, des pli ke la tri bandanoj lernis Esperanton. Temas pri bonaj tradukoj, kun versoj kiel “Ĉi kvartalo estas vualo por vivobatalo”, kvankam jen kaj jen ŝoviĝis frazo iom konfuza (kion signifas “ne vagu ĝis skrupul’”?), aŭ adasismoj; ĉiel ajn ni ne forgesu, ke nacilingvaj tekstoj oftege havas preskaŭ nenian sencon, kio ne okazas en ĉi-disko. El enhava vidpunkto, en “La testo”, “Vivo-riske” kaj “Pasanta pasio”, temantaj respektive pri aidoso, aŭtoakcidentoj kaj amoristinoj, mi trovis tonon samtempe pesimisman kaj moralisman, ombran kaj sombran.

Muzike Kore memorigas min pri tiel vasta kaj svaga koncepto kiel averaĝa leĝera nord-amerika rok-muziko, kun eĥoj de Rainbow ĝis Rush. Ĝiaj profesi-nivelaj stilo (kiun ili mem nomas “rokvarietea”) kaj ludado kompareblas kun tiuj de la kanto “La fina retrokalkulo” de la svedoj Europe (ekzemple en la kantoj “La sonĝoj” aŭ “Malkonsento”), dum alifoje (la komenco de “Sen ĝu’”), ili pensigas pri neniu alia ol ... Persone.

Jorge CAMACHO

“Kia viv” de Kore estas havebla de Flandra Esperanto-Ligo kontraŭ 15,60 eŭroj + afranko aŭ per TTT de http://retbutiko.esperanto.be