Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

ĉu ni ne plu havas motivojn por ridi? Mi demandas tion, ĉar de pluraj monatoj mankas materialo por nia rubriko “ŝerco & satiro”, preskaŭ neniu sendas tekstojn aŭ desegnaĵojn. Do ni ne povas aperigi la rubrikon. Estas strange, kiel foje ondas temoj: jen abundas politikaj artikoloj kaj mankas raportoj pri ekonomio, jen tute ne alvenas politikaj; jen dum duona jaro neniu skribas pri mediprotektado kaj subite torentas tekstoj por tiu ĉi sekcio. Tiun ĉi fenomenon, cetere, ni povas observi ne nur en nia magazino; ĝi validas por amaskomunikiloj ĝenerale, en kiuj subite fokusiĝas temo, pri kiu dum longa tempo oni silentis. Parte tio estas ankaŭ afero de tutmondiĝo, kiel montras la ekzemplo de ostaĝoj sur filipina insulo Jolo. Kiam la teroristoj kaptis tutan klason da filipinaj infanoj kun ties instruistoj, la cetera mondo eĉ ne registris tiun teruraĵon. Sekve la registaro ne sentis sin multe premata. Do la teroristoj elektis tutmondiĝon, kaptante eksterlandajn turistojn — dum semajnoj ĉie oni raportis ekscese pri la ribeluloj kaj iliaj postuloj, ĉar nun temis pri la sorto de homoj el pluraj kontinentoj. Kaj la filipina registaro estis sub premo ne nur de tiuj ribeluloj, sed ankaŭ de registaroj de landoj, el kiuj venis la turistoj. Nun ni povas lamenti, ke la vivo de filipinaj infanoj ŝajnas valori malpli ol la vivo de kelkaj riĉaj eksterlandanoj, sed tia estas la sensaciema (tut)mondo de amaskomunikiloj. Bedaŭrinde ankaŭ pri tio oni ne povas verki satiron. Sed eble iuj el vi ja trovos aliajn temojn, por denove plenigi tiun rubrikon.

Sincere via Stefan Maul