Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AFRIKO

Ŝanĝoj — ankoraŭ ne sufiĉaj

En februaro datrevene konferencis en Benino politikistoj, sociologoj kaj aliaj eminentuloj por konsideri dek jarojn da ŝanĝoj en Afriko. Tie, en Benino, en 1990, politika kaj ekonomia krizo devigis la registaron okazigi reformo-forumon. La forumo, nomata “nacia konferenco”, sukcesis anstataŭigi diktaturon per demokratio. Sekvis aliaj “naciaj konferencoj”, kiuj disvastiĝis tra la kontinento.

La datrevenaj konferencanoj rekonis, ke krom en Benino, Malio kaj en malmulto da aliaj landoj, la tiama demokratia iniciato fiaskis. Eĉ se civitanoj ja akiris kelkajn rajtojn (ekz. sin libere esprimi), ilia sorto ne pliboniĝis. Evidentas tri kialoj.

Malnovaj politikistoj

Unue: manko de kulturo demokratia. Politika vivo ĉiam estas regata de malnovaj politikistoj, kiuj ŝanĝis nur siajn vestojn, ne siajn opiniojn. Balotoj, kvankam liberaj, baziĝas sur regionismo kaj ne sur realigeblaj programoj. Administrantoj estas enpostenigitaj laŭ politika koloro, kaj ne laŭ kapabloj.

Due: korupto nepunata. Multobliĝas ekonomiaj deliktoj, dum mankas juraj povoj por ilin bridi. Krimuloj estas politike protektataj kaj foje fariĝas deputitoj. Konferencanoj kritikis ekzemple timeman reagon de instancoj en Benino, kie raporto identigis 120 kazojn de prirabado de ŝtataj financoj inter 1990 kaj 1999.

Granda riĉeco

Trie: malegala distribuo de naciaj riĉaĵoj. Eta malplimulto disponas pri granda riĉeco en la koncernaj landoj. Ĉirkaŭ 80 % de la loĝantoj ne rajtas studi kaj ne trovas aliron al kredito aŭ socia asekuro.

Klare, la “naciaj konferencoj” limiĝas al politikaj institucioj kaj ne tre influas ĉiutagan vivon de ĉiuj sociaj tavoloj. Tial la ĉeestintoj petis, ke registaroj daŭrigu la reformojn en la ceteraj kampoj.

Christian FABOSSOU