Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Enlanda aviado multekostas

La ekonomikisto Hu Angang ĉe la Ĉina Akademio pri Sociaj Sciencoj lastatempe publikigis artikolon, per kiu li alvokas la ŝtaton malfermi la merkaton de la enlanda civila aviado. Li montras, ke nuntempe la prezo de aviadila bileto estas tro alta, kaj ke tio estas unu el la kaŭzoj, kiuj malutilas al la disvolviĝo de la civila aviado.

S-ro Hu skribis: “Nun tutmonde la trafika revolucio ĉiam prezentas sin per grandpaŝa redukto de kosto kaj prezo, senĉesa altigo de serva kvalito, plua mallongigo de transporta tempo kaj laŭebla livero de oportuneco al veturantoj. Bedaŭrinde, en Ĉinio estas mala tendenco. Pro manko de konkurenco, la Ĉina Civila Aviado povas mem laŭdezire fiksi aŭ plialtigi la prezojn, kvankam ĝia laborkvalito ne ĉiam estas kontentiga por pasaĝeroj en- kaj ekster-landaj.”

Efektive, dum la lastaj kelkaj jaroj, la prezo de biletoj plurfoje kreskis. Antaŭ kvin jaroj la proporcio inter la prezo de aviadila bileto kaj tiu de luksa trajn-litvagono estis ĉ. 1:1,5, sed nun ambaŭ preskaŭ egalas. De 1994 ĝis 1997 la prezo de enlanda flugbileto leviĝis je 114 %.

La prezoj je kilometro de la Ĉina Civila Aviado estas super la internacia nivelo. La aŭtoritatulo kritikas, ke ne nur la socio ne povas profiti el la aviada industrio, sed ke kontraŭe ĝi pliigas la negocan koston por la tuta socio.

En aŭtuno de la jaro 2000 Ĉinio okazigos tutlandan kunvenon pri turismo. Cirkulas informo, ke dum la kunveno la registaro alĝustigos la prezon de aviado ĝis nivelo, kiu ne plu provokos plendojn de la publiko ĉe la ministro pri transporto.

MU Binghua