Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

ĈINIO

Fabrikoj fermiĝas, postenoj perdiĝas

En la pasinteco la ĉina registaro provizis laboron por ĉiu plenkreskinta urbano: ĉiu laboristo okupis ĝenerale la saman postenon dum la tuta vivo kaj ricevis preskaŭ saman salajron kiel ĉiu alia. Oni kredis, ke nur en kapitalismaj landoj perdas laboristoj siajn postenojn; neniam tamen en Ĉinio.

Sed nuntempe pro diversaj reformoj ankaŭ en Ĉinio blovas malvarma vento de senlaboreco. Fabrikoj kaj malgrandaj kaj grandaj bankrotis, kaj pli kaj pli da laboristoj frontas al necerta estonteco.

Sinjoro A, 42-jara, estis kadro en ŝtata fabriko. Antaŭ du jaroj la fabriko fermiĝis kaj sinjoro A fariĝis senlaborulo. Por vivteni sin li prunte prenis mil juanojn kaj starigis etan manĝejon. Malgraŭ grandaj klopodoj la manĝejo restis senprofita, ĉar al sinjoro A mankis spertoj en la kuirarta fako. Finfine li devis fermi sian manĝejon. Nun malfeliĉa li vivas per ĉiumonata ŝtata subvencio.

Sinjorino B, 39-jara, estis ordinara laboristo en teksaĵa fabriko. Ankaŭ ŝia fabriko bankrotis. Senlabora, sinjorino B unue restis hejme. Poste ŝi partoprenis kurson organizitan de la ŝtato por fariĝi frizisto. Ŝi diligente lernis kaj nun pergajnas pli da mono ol antaŭe en la fabriko. Kaj ŝi kaj la klientoj tre kontentas.

XU Jinming