Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Tri ĉagrenoj . . .

Ĉefe tri aferoj ĉagrenis aŭstrojn fine de majo — 100 tagojn post la ekrego de la multe diskutata koalicio de Libereca Partio kaj Popola Partio — nome:

1. Bojkoto fare de la aliaj 14 ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU). Tamen la bojkoto montriĝis negrava: unue, temis pri agado inter diversaj ŝtatoj kaj Aŭstrio, sed ne inter EU kaj Aŭstrio; due, malgraŭ la bojkoto, pli da turistoj vizitas Aŭstrion ol antaŭe, eĉ el Francio kaj Belgio; trie, la bojkoto neniel tuŝis ĉiutagan vivon.

2. Planata ŝparpolitiko en socia vivo. Sur afiŝoj oni legas: “Kiu estas malsana, tiu devas pagi. Tio estas nejusta.”

3. Impertinentaj tropostuloj de usona advokato. La aŭstria registaro subskribis kontrakton kun diversaj mez- kaj orient-eŭropaj ŝtatoj pri libervolaj pagoj al iamaj sklav-laboristoj dum la mondomilito 1939-1945. Tiuj estas ĝenerale jam pli ol 80-jaraj kaj ricevos, laŭ la altrudita laboro, ĝis 7600 eŭrojn. Temas do nur pri signo de bonvolo. Tamen la advokato postulis por ĉiu iama laboristo pli ol 200 miliardojn da eŭroj.

WALTER KLAG