Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

La stranga grupo

Michel Marko

Diri ke spirito povas vojaĝi sen korpo homojn mokridigas. Tio estas ŝanco ĉar, tiel, mi povas vidi scenojn kiujn homojn eĉ ne imagas. Spiriton neniu vidas, neniu aparato detektas ... Do, foje mi enŝoviĝis en salonon de granda, luksa hotelo staranta en parko proksima al granda urbo. Kiu urbo? Mi ne plu memoras, ankaŭ ne la daton.

En tiu hotelo mi vidis tri homajn specojn: La hotelan laboristaron, fortajn virojn ŝajnantajn nenion fari, sed observantajn ĉiun, rondirantajn en kaj ekster antaŭ la parka pordejo kie kroĉiĝas afiŝtabuleto “plena”, kaj trian specon, ankaŭ pli strangan, homojn ĉiam gravemajn kvazaŭ ili havus la taskon porti la tutaĵon, ofte ĉeestantajn kaj debutantajn, ankaŭ konsultantajn multe da paperoj. Ili strange parolas en siaj ĉeestoj. Jen mi aŭdis:

Ĉio bone iras, kiel ni antaŭvidis. La marŝala plano bone funkcias. Per ekonomio ni koloniis Usonon kaj Usono kolonias Eŭropon. Baldaŭ ni regos la tutan Mondon per Usono kiel instrumento. Organizi la mondan militon, helpante Hitleron per bankoj estis genia projekto.

Jes! Ĉiu sin submetas al Usona horo, muziko, filmoj, konsumada kulturo kaj modo ne pensadi ekster mono. Do, per monda merkato, ni ekdonas bonan, ununuran pensmanieron. Tion, kion ne sukcesis Mezepoko kaj la oficialaj feŭdestroj, ni sukcesos: Popolaj amasoj sklave obeos, neniam revolucionte, ĉar ili ne scias, kiu regas.

Jes. Sed la prezo je homaj vivoj estis peza en tiu milito.

Oni ne faras ovaĵon sen rompi ovojn! Ĉu?

Li pravas! Ni scias, la gepatroj kaj la familio de via edzino malaperis en tiu milito.

Jes! Nazioj forprenis ilin kun aliaj judoj. Kial? Ĉu vi antaŭvidis tion? Kial tiom da murdoj?

Ne. Mi ne antaŭvidis. Mi konsentas: Hitlero faris iomete pli, ol ni demandis. Estas ĉiam la sama risko, kiam aktoro ekprenas potencon. Sed la neatendita abomeno ne tute vanis. Popoloj konsentis la militon kiel justan militon, ĉefe usonanoj. Kial vi edzinigis virinon ekster nia grupo? El nia grupo neniu malaperis!

Mi amis kaj amas ŝin!

Vi devis elekti ĉu amon, ĉu potencon kun nia grupo. Feliĉe ŝi iomete malvigliĝas.

Kiel vi ...

Ni scias! Kaj vi scias, iuj informoj ne devas eliri ekster nian grupon. Ŝi konas iujn informojn per vi kaj via sentimento. Ĉagreno pri perdita familio povus ekveki ribelon kaj instigi ŝin paroli eksteren. Ni devas kontroli malcertajn personojn. Vi bone scias: Ekstari en nia grupo estas akcepti ĝiajn regulojn, ne paroli, ĉar nia venko venos per ombro, kie popoloj ne scias kiu regas. Ne forgesu! Jen vi estas en nia grupo. Nur morto povas eligi iun.

Kie estas Libero? Kie?!

Jam tro malfrue por ŝanĝi la elekton. Atentu!

Jes, mi scias. Ĉu vi komprenas, ke paroli pri mia sufero faras al mi plibonigon?

Ni bone komprenas, sed tempo ne permesas al ni paroli pri sentoj. Nia tasko multe pli seriozas!

Mi ne konfidos.