Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ENERGIO

Verda nature, science, socie

Pli kaj pli da homoj serĉas eblojn investi ŝparmonon laŭ etike akceptebla maniero. Unu maniero estas investi ĝin en medikonsciaj projektoj, ekzemple rilate al energiproduktado.

Por ebligi tion, en Belgio en 1992 fondiĝis Ecopower, kooperativo, kies celo estas ebligi, ke la loka loĝantaro povu partopreni en energiproduktejoj kun la aldona kondiĉo, ke tiuj entreprenoj agu medikonscie. Tiucele la asocio emisias akciojn.

Kvankam la akcioj havas nominalan valoron, kaj ne estas borsaj valoroj — do ilia valoro ne rapide kreskas pro spekulado, tamen temas pri profitdona investo, ĉar ĝi okazas en sektoro, kiu havas bonan aŭguron,1 dum ankaŭ la entreprenaj rezultoj estas sufiĉe certaj, ĉar antaŭkalkuleblaj.2

Malfermiteco kaj informado

Sed ne nur pro sia medikonscia labormetodo la asocio malsimilas aliajn, tradiciajn — ofte grandajn kaj eĉ multnaciajn3 — entreprenojn. Ankaŭ ĝia kondutmaniero rilate al malfermiteco kaj informado estas malsama. Kiam en la 70aj kaj 80aj jaroj la grandaj elektroproduktantoj konstruis nukleajn centralojn, la publiko devis kontentiĝi per la informoj: ke tiu energifonto estas la plej malmultekosta, kaj ke ne estas iu ajn danĝero de nuklea katastrofo. Okazintaĵoj en ekzemple Harrisburg (Usono), Sellafield (Britio) kaj Ĉernobil (tiama Sovetio) intertempe sufiĉe pruvis la lastan argumenton falsa. Ĉar nun en la energikostoj oni komencas kalkuli ankaŭ la kostojn por prilabori la nuklean defalaĵon kaj la malkonstruadon de malnovaj centraloj, ankaŭ la unua suferas pro malkredindeco.

Tute malsame agas la firmao Ecopower. Akciuloj ricevas abundan dosieron plenan je informoj pri la projekto. Ĝi havas plurajn ĉapitrojn: ekzemple unu pri brulgasoj, unu pri renovigebla energio, unu, kiu motivas la elekton favore al ventoenergio, unu pri la klimataj cirkonstancoj, kiuj pravigas la optimisman rezultokalkulon kaj unu pri eventualaj problemoj.

Kvankam oni povus kontraŭargumenti, ke facilas prezenti nur la pozitivajn flankojn, oni devas konfesi, ke tamen la raportoj meritas nian fidon. Pri la lasta ĉapitro — tiu pri eventualaj problemoj — estas okulfrape, ke la dosiero starigas pli da demandoj pri risko, ol individuo mem povus pripensi. Aŭ ĉu vi iam pripensis, ke eble la turnado de la flugiloj de ventomuelilo povus kaŭzi ĝenajn rebrilojn en via loĝ- aŭ dormo-ĉambro? La dosiero do ne evitas paroli pri iu ajn danĝero aŭ ĝeno por la mediloĝantoj (ĉu homaj, ĉu bestaj).

Ĉio videblas

Malfermiteco estas la slogano, kaj ventomuelilo estas taŭga simbolo. Ĝi ne havas kaŝitajn kondukilojn aŭ stokejojn, el kiuj povas liki noca likvaĵo; ĝi ne havas nevideblajn elpeladojn de (venenaj) gasoj; ĝi ne bezonas gigantajn sekurecmezurojn, kiam oni “hejmenveturigas” pritraktitan nuklean defalaĵon. Kaj finfine ĝi apenaŭ kaŭzas rubon. La sola defalaĵo, konstrumaterialoj, estas preskaŭ centelcente reuzebla.

Tamen, povus esti riskoj, kaj la dosiero ne evitas nomi ilin. Ili troviĝas en kvar kampoj: bruo, lumo, bestoj kaj vido.

Pri la bruo oni faris studon en diversaj situacioj: evidentiĝis, ke laŭ bruo ventomuelilo estas en ege bona situacio, inter la sonnivelo de dormoĉambro kaj tiu de manĝosalono. Por ekscii tion oni fakte ne vere bezonas sciencan studon. Oni povas sperti tion persone. Vojaĝante tra Germanio lastan aprilon, mi haltis en aŭtoŝosea benzinejo. Apude staris funkcianta ventomuelejo. Scivole pri ĝia bruo mi promenis al ĝi kaj mi povis sperti, ke mi devis apudiĝi je malpli ol 200 metroj, antaŭ ol la svingosono de la flugiloj superis la bruon de la aŭtoŝoseo. Estas do klare, ke ventomuelilo starigita iom for de loĝareo ne kaŭzos bruĝenon.

Samon oni povas diri pri rebriloj kaj ombro. Eĉ en plej malbonaj cirkonstancoj, tio estas, kiam la suno estas malalta en la ĉielo kaj troviĝas neniu obstaklo inter la muelilo kaj la mezurpunkto (ekzemple iu fenestro de apuda domo), la daŭro de rebrila ĝeno en sama loko daŭros ne pli longe ol kelkaj minutoj.

Pri la vido estas klare, ke oni devas iom zorge elekti la lokon, kie oni starigos la muelilon. Tamen, se same zorge oni aplikus tiun regulon serĉante lokojn por la multaj antenoj por la poŝtelefona reto, sendube kovri tutan areon iĝus, se ne nefarebla, sendube ege malfacila tasko.

La lasta danĝero estas tio, ke la altega muelilo povus endanĝerigi la faŭnon. Por bestoj, kiuj vivas sur la grundo, tamen stariĝas neniu problemo. La muelilo ne moviĝas kaj, ĉar brutaro kaj aliaj bestoj sufiĉe rapide alkutimiĝas al nova obstaklo en sia medio, krom hazarde preterpasantajn donkiĥotojn ventomuelilo ne povas damaĝi vivantan estaĵon. Por birdoj — precipe nokte flugantaj migraj birdoj — povus ekzisti la danĝero, ke ili trafas la turniĝantajn flugilojn. La elekto de malrapide turniĝantaj mueliloj malgrandigas tiun riskon. Pli granda risko por ili estas alttensiaj dratoj kaj aviadilaj motoroj. Tamen ankaŭ laŭ tiaj argumentoj la dosiero prenis nekutiman starpunkton. Pli granda risko de alia fenomeno ne pravigas eventualan novan riskon eĉ malgrandan. Spertoj pri jam ekzistantaj mueliloj pruvas, ke birdoj apenaŭ estas trafitaj de la flugiloj. Kontraŭe eĉ, rabobirdoj elektas la altan konstruaĵon kiel gvatejon kaj manĝejon. Birdaj restaĵoj trovitaj sub ventomueliloj plej ofte estas de iliaj viktimoj, ne de la tribrakaj gigantoj.

Konkludo

Estas klare, ke laŭ vidpunktoj de ekonomia profito kaj medio, investi monon en ventomuelilaj projektoj estas saĝa afero. La projekto mem ankaŭ povas havi edukan valoron kaj pozitivajn efikojn je la socio. Unu el ili estas, ke restariĝas la ligo inter la homo kaj la energio, kiun li uzas.

Guido VAN DAMME

1. La bona aŭguro konsistas en tio, ke laŭleĝe la elektrokompanioj devas liveri 3 % da “verda” elektro, kaj sendube tiu kvanto estonte nur kreskos.

2. La entreprena rezulto estas pli-malpli precize antaŭkalkulebla pro tio, ke plej multaj el la eroj estas konataj: la prezo de kurento estas fiksita laŭleĝe por periodo de 10 jaroj, la averaĝa vento en la regiono, kie la mueliloj estas starigotaj, estas konata, same do ankaŭ la produktokvanto. Ankaŭ la kostoj estas antaŭkalkulitaj: konstruado kaj mastrumado.

3. La kooperativo povas tamen konkurenci kun tiaj entreprenoj. La publika reago estas tiom granda, ke ĝi superis la monajn bezonojn de la asocio. Tial ĝi povis kaj jam komenci trian projekton kaj akiri akciojn de ekologia produktejo de granda energi-entrepreno apud Zeebrugge.

La teksto estas verkita laŭ informoj el la dosiero “Muelilo por Eeklo”, Ecopower, marto 2000. Pliaj informoj (nederlandlingvaj) haveblas interrete: www.ecopower.be.