Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

STATISTIKO

Du miliardoj da kristanoj tutmonde

Laŭ diskonigita statistikaĵo de la usonaj religiaj statistikistoj David B. Barett kaj Todd M. Johnson [ĝonsn] la monda kristanaro en la jaro 2000 superos la nombron de du miliardoj. Sekve de tio oni povus konstati, ke triono de la monda loĝantaro konfesas kristanismon.

Ĉirkaŭ 20 procentojn (1,2 miliardoj) nombras la islamanoj laŭ la menciita statistikaĵo, sekvataj de hinduoj (811 milionoj), “nekredantoj” (768 milionoj), budhistoj (360 milionoj), anoj de religioj indiĝenaj (228 milionoj), ateistoj (150 milionoj) kaj judoj (14,4 milionoj). Tiuj kalkuloj estas kontestataj, ĉar plej ofte nur la eklezioj faras pli ĝustajn statistikojn — sed ankaŭ ne ĉie. Ekzemple, en islamana sfero ĉiuj personoj, kiuj havas difinitan kulturan apartenecon, estas konsiderataj “islamanoj”, kaj el ili multaj eĉ ne vidis moskeon deinterne. Tio validas ĉefe por la mez-azia kaj nord-afrika regionoj.

La plej multaj kristanoj laŭ la donitaĵoj de Barett kaj Johnson loĝas en Eŭropo (537 milionoj). Sekvas la kristanoj en Latin-Ameriko (476 milionoj), Afriko (335 milionoj), Azio (307 milionoj), Nord-Ameriko (212 milionoj) kaj Oceanio (21 milionoj). La katolika eklezio havas pli ol unu miliardon da anoj — pli ol la duonon de la kristanoj en la mondo. Al la protestantaj eklezioj apartenas laŭ la statistikaĵo 342 milionoj, al la ortodoksaj 215 milionoj kaj al la anglikanaj 80 milionoj da homoj. La ceteraj kredantoj dividiĝas je “sendependaj eklezioj”.

Barett kaj Johnson indikis krom tio, ke malgraŭ ĉiuj provoj en la 20a jarcento unuigi la kristanaron, la skismo de la konfesioj nur pliiĝis kaj profundiĝis. Se en la jaro 1900 estis 1 880 eklezioj kaj ekleziaj komunumoj, ili hodiaŭ jam estas 33 800. La pliiĝo koncernas ĉefe la protestantan sferon — kaj tie ĉefe la tiel nomatan “evangelizadan” tendencon.

Evgeni GEORGIEV