Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Por argentinanoj, kiuj loĝas en la vastaj ebenaĵoj de la bonaera provinco, la supreniro al nordaj provincoj Tukumano, Salto kaj Jujujo estas okazo ekvidi belajn pejzaĝojn kaj sperti plezuron, grimpante monteĝojn de Andoj.
Se oni ekveturas tra la norda parto de la bonaera provinco, ĉiam suprenirante oni trapasos la provincojn Sankta Feo kaj Santiago de l’ Estero kaj fine atingos la provincon Sankta Mikaelo de Tukumano (mallonge, provinco Tukumano).
Laŭ sia geografia situo ĝi estas konsiderata tropika regiono, kie la naturo vere elmontras siajn “pompvestojn”. La provinco Tukumano kun siaj 22 500 km2 disradias ĉiam buntajn kolorojn pro la verdeco de ĝermantaj plantoj, de miloj da km2 kun plantejoj de sukerkano, de tritiko, pro ties pom-, persik-, oranĝ-arbaj terenoj, kun la bonodoro de citronarboj.
La rondvojaĝo de la tukumana provinco inkluzivas la imponajn montarojn proksime al la ĉefurbo, inter kiuj nepre menciindas Tafi de l’ valo pro ties fascina beleco. Ĝi estis la plej grava aŭstrala enklavo de la Inkaa imperio. Eniri Tafi de l’ valo signifas enpenetri alian mondon, en kiu oni sendube travivas multegon da kortuŝaj emocioj. Unue, pro la eksterordinara varieco de naturbelaĵoj, kaj due, pro la ŝoko, ekestinta post la ĝuo de la kulturaj riĉaĵoj.
El la provinco Sankta Mikaelo de Tukumano, la supreniro al la Valo pli vasta ol la terglobo fakte estas supreniro al mirindaĵo. Tie tuj post la trapaso de arbaro sekvas abrupta pejzaĝ-ŝanĝo, kvazaŭ oni trafus en alian kontinenton. Parko Monhireso kaj la akvujego de Angosturo anoncas la tujan alvenon al Tafi de l’ valo, mirinda pordo al valoj Kalĉakioj.
Veninte el nordokcidento ĉi tien, oni trapasas la tro sekan terenon de Puno — nomo de malvarmaj kaj sekaj zonoj en Andoj, situantaj je alteco inter 3000 kaj 5000 m super la marnivelo.
Plena je sonoj kaj bonodoroj, Tafi de l’ valo proponas agrablajn vidindaĵojn en la impona montarĉeno de Andoj.
Hose MARQUES