Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Edukemaj bestoj

Recenzi libron estas malfacila tasko, tiom pli por infano dekjaraĝa, kiu bone regas la lingvon, sed ne ofte parolas, kaj preskaŭ neniam skribas ĝin. Tamen legi la libron kaj prijuĝi ĝin laŭ enhavo kaj laŭ stilo el la vidpunkto de infano, ne superas la infanajn kapablojn. Tial la recenzon verkis la patro, sed multajn elementojn enhavajn alportis la filino. Kaj fakte, tio estas tute taŭga aliro al la recenza problemo rilate al ĝuste tiu ĉi libro, Bestoj en nia domo, en kiu ĉefrolas bestoj, sed kies suba fono estas la interrilatoj inter gepatroj kaj infanoj kaj familiaj, edukaj situacioj plej diversaj.

La verkon konsistigas 15 rakontoj, de du ĝis kvar paĝojn longaj. En pluraj ĉefrolas dombestoj, kiujn la patro alportas pro tio, ke li volas kontaktigi siajn infanojn kun la naturo — malfacila tasko en urba medio. Kaj dombestoj estas eble iom tro mallarĝsenca vorto, ĉar temas ne nur pri hundoj, katoj aŭ kunikloj, sed ankaŭ pri la hazarda sciuro scivolema, kiu vizitas la domon, la malvarmsangaj fiŝoj kaj la laboremaj vermoj, kiuj trafosas la legomajn defalaĵojn kaj ŝanĝas ilin en fekundigan substancon, almenaŭ se ne intermiksiĝas tro da terpomŝeloj. Ĉarma estas la historio de la kuniklo, kiu rakontas, kiel ĝi forkuris de la domo. Vere aventura estas la ĉasado de la gerbiletoj ..., en kiu la homa lerteco venkas la bestan ruzon. Nur en kelkaj rakontoj la kamerao prenas alian perspektivon: jen perdo de okulvitroj estas grava temo, jen alveno de eksterlandaj (infanaj) gastoj.

Ĉiukaze, la libreto estas ege agrabla. Plej interese estas, ke ĉar infanoj havas unuarangan lokon en la rakontoj, tiuj lastaj iĝas pli interesaj por junaj legantoj — aŭ allegitoj, ĉar kiel mia kunrecenzantino prave rimarkis, la libro pli taŭgas por pli junaj infanoj ol ŝi. La rakontoj bele ligiĝas kun la infana vivo, kaj la infanoj vere povas rekoni sin mem en similaj situacioj.

Tamen, kvankam la rakontoj bone funkcias tiasence, la stilo malpli bone taŭgas. Ofte la aŭtoro uzas iom malfacilajn vortojn, fojfoje erarajn, kaj precipe la frazostrukturo jen kaj jen estas tro komplika. Sed tiajn mankojn lertaj gepatroj certe povas mildigi, dum ili laŭtlegas la rakontojn al siaj idoj.

Karlijn VAN DAMME

Guido VAN DAMME

Zdravka Metz: Bestoj en nia domo. Eld. Esperanto-Societo Kebekia, Montrealo, 1999. 60 paĝoj. ISBN 2-9806246-0-8. Prezo ĉe FEL: 10 eŭroj + afranko.