Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĝuiga enhavo, neĝuiga traduko

Jen tri romanoj tradukitaj kaj eldonitaj de Christian Rivière [kristja’ rivjer’]. Ĉiuj romanoj estas interesaj, sed ... Tamen ni rigardu ilin laŭorde.

La morto neniun forgesas estas tre interesa krimromano, kiu sub tre simpla aspekto kaŝas subtilajn spurojn, kiujn la leganto laŭintence tute ne komprenos ĝis la plej lastaj paĝoj. Efektive, la leganto laŭintence eĉ ne konscios, ke temas pri krimromano, ĝis tiuj lastaj paĝoj, kiam subite la kaŝita intrigo evidentiĝas. Do, tre bone verkita kaj kelkrilate surpriza misterromano.

Temas pri viro, Jean, kiu aktivis en Franca Rezistado dum manpleneto da semajnoj en 1944. Jean rakontas la historion de sia agado al nekonato, kiu propracele intervjuas lin.

Ŝajne, Jean tute ne partoprenis en gravaj agoj, tamen lin kaptis Gestapo kaj li finfine estis sendita en koncentrejon. Li liberiĝis per helpo de la rusoj, kiam ili invadis Germanion fine de la milito. Multajn jarojn poste li estis arestita, kaj li trovis sin respondanta antaŭ tribunalo. Oni akuzis lin pri krimo farita dum tiuj semajnoj en 1944. Oni verdiktis lin kulpa, kaj li restis plurajn jarojn en karcero, dum li tute ne komprenis, kian krimon li faris. Kio unuavide aspektas simpla romano, fariĝas multe malpli simpla.

Mi ne scias, ĉu la romano estis furorverko en Francio. Sed ĝi devus esti tre bonvena aldono al nia esperantlingva literaturo, se nur ...

Se nur la traduko estus facile legebla kaj klara. Bedaŭrinde, tiel ne estas. La stilo de la traduko estas pezega, verŝajne, pro tro fidela imitado de la originala franca teksto. La tradukinto ne sufiĉe komprenas, ke esperantaj verboj ja ne povas esti sklavaj imitaĵoj de francaj verboj. Kaj li ne atentas, ke la normala esperanta vortordo ofte tre grave diferencas disde la franca. Krome, kelkaj gramatikaj eraroj kaj pluraj tajperaroj faras diversajn lokojn malfacile kompreneblaj. Laste, sed ankaŭ grave, plene mankas klarigoj pri francaĵoj, tiel ke amaso da aludoj lasas la nefrancan leganton perpleksa.

En la romano Sezaranoj miaj fratoj! dupaĝa apendico klarigas diversajn franclingvajn nomojn kaj aludojn, tamen ĝi estas ĝene nekompleta.

Sezaro estas rivero, sezaranoj estas personoj, loĝantaj en la vilaĝo Sankta-Sezarino, proksima al la rivero Sezaro.

La romano estas tre sprita, tre satira romano pri la misaventuroj de Ahmed Tuk. Ahmed, malgraŭ sia nomo, estas denaska franco, sed lia nomo, kaj lia iom ĉarlatana karaktero, vekas suspektemon kaj kelkfoje malamon. Nu, li estas aminda ĉarlatano: li amas trompi, kaj ĝenerale, liaj trompoj estas ne tre gravaj, efektive ridigaj.

Iom proksime al la fino, la aŭtoro interrompas sian romanon per longa prediko kontraŭ maltoleremo, kvankam la romano jam per siaj satiroj tute klare konigas la vidpunkton de la aŭtoro. Tamen la leganto povas facile rapide trakuri la koncernan sekcion kaj remergi sin en la rakonton.

Denove necesas diri, ke la traduko ruinigas la plezuron de la leganto. La stilo estas eĉ pli peza ol en La morto neniun forgesas. Estas vere, ke la tradukinto malofte kulpas pri veraj gramatikaj eraroj — kaj plejparte ili, eble, estas nur tajperaroj. Tamen li uzas vortoformojn kaj vortokombinaĵojn, kiuj afliktas la lingvosenton de la leganto. Krome, li trouzas kaj misuzas participojn, kio ofte lasas la leganton cerbumanta. Sume, la rakonto en si mem estas tre ĝuiga, sed la ĝuo preskaŭ malaperas pro nekonvena tradukostilo.

En la romano La verda sanktejo 30-jara viro aperas, nuda, sur izolita insuleto. Pro akcidento li estas vundita, kaj montriĝas, ke neniu konas lin. Krome, li rifuzas informi pri sia nomo aŭ doni iujn ajn personajn informojn. La aŭtoritatuloj rifuzas akcepti lian sennomecon, kaj enkarcerigas lin. Post liberigkaŭcio, lin gastigas emerita instruisto kun sia filino. Fine, pro heroa agado dum katastrofo, la aŭtoritatuloj nuligas siajn punojn kontraŭ li, tamen plu serĉas identigi lin, kaj fine sukcesas. Sed li forfuĝas, kaj je tio finiĝas la romano.

Kvankam eble tro ŝarĝita per detala priskribado de plantoj kaj bestoj, la romano estas interesa kaj relative bone verkita. Ĉi-foje ankaŭ la traduko estas legebla, kvankam ĝi restas tre peza, kaj la tradukostilo ankoraŭ sekvas la francan frazkonstruon, kontraŭe al la normala esperanta verkadostilo. Misuzo de la adverbaj participaj formoj restas.

Ĉi-foje bona, preskaŭ kompleta glosaro klarigas la francajn aludojn, kun kelkaj esceptoj. Ne ĉiam, bedaŭrinde, ĉiu neglosita franca kultur- kaj soci-aludo estas familiara por mi, aŭstraliano, do kelkloke mi devis cerbumadi pri la kialoj de iuj agoj aŭ supozoj.

Donald BROADRIBB

Didier Daeninckx: La morto neniun forgesas. Originalo: 1989. Traduko: 1996. 172 paĝoj. Prezo ĉe FEL: 9 eŭroj + afranko.

Michel Prodeau: Sezaranoj miaj fratoj! Traduko: 1997. 163 paĝoj. Broŝurita. Prezo ĉe FEL: 9 eŭroj + afranko.

Hervé Bazin: La verda sanktejo. Originalo: 1981. Traduko: 1997. 260 paĝoj. Broŝurita. Prezo ĉe FEL: 13,50 eŭroj + afranko.