Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LA HEBREA

La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto

Evidente ĝi ne estas tre granda. “Por ke lingvo estu internacia,” skribis Zamenhof, “ne sufiĉas nomi ĝin tia.” La helena kaj latina kulturoj estis tiel brilaj, ke la influo de la respondaj lingvoj ŝvebis sur la tuta Eŭropo dum du jarmiloj. Ankoraŭ nuntempe, neniuj radikoj estas pli internaciaj ol la latinaj.

Pri la hebrea kulturo, la afero estas tute malsama. La Biblio, kies ĉefa parto estas hebre-lingva, estas verŝajne la libro plej disvastigita en la mondo. Sed ne en sia originala lingvo: komence de kristanismo, disvastiĝis la greka versio, poste la latina, kaj nuntempe la etnolingvaj. La internacieco de la hebrea lingvo estas do nula. Por fari internacian lingvon, neniu ĉerpus inspiron el lingvo, kies internacieco estas nula.

Almenaŭ konscie. Efektive, Zamenhof sciis perfekte la hebrean lingvon: li ne hezitis alpreni la teruran laboron, kia estis la traduko de la tuta juda Biblio (nomata Malnova Testamento fare de la kristanoj). Estas do tre verŝajne, ke kelkaj elementoj de tiel bone konata lingvo agis nekonscie en la kreado de la internacia lingvo. Jen kelkaj:

1. Nur difina artikolo

En la plejparto de la lingvoj, almenaŭ de la lingvoj konataj de Zamenhof:

— aŭ ekzistas du specoj de artikoloj: difina kaj nedifina (germana, jida, franca, angla, itala);

— aŭ ekzistas nenia artikolo, nek difina nek nedifina (latina, rusa, pola, litova, volapuka).

Sed male de ĉi tiuj, la hebrea lingvo (kaj ankaŭ la araba) posedas nur unu specon de artikolo: la difinan artikolon. La nedifinecon oni esprimas per foresto de artikolo: ha’adam = la homo; adam = homo. Ekzakte kiel en Esperanto. Tiu koincido estas tro neordinara, ke oni atribuu ĝin al hazardo.

2. Nevariemo de la artikolo

Ĝenerale, en la lingvoj artikolhavaj, la artikolo varias laŭ nombro, genro, kaj kazo. Tio okazas en la franca, itala, hispana, germana, islanda, greka, kaj multaj aliaj. Ĝi ne varias en la angla, sed ĝi ankoraŭ variis en la mezepoka praangla.

Sed male de ĉi tiuj, la hebrea lingvo (kaj ankaŭ la araba) havas nevarieman artikolon. La hebrea artikolo estas ha, kaj tio estas ĝia sola formo: ha’sus “la ĉevalo”, ha’susa “la ĉevalino”, ha’susim “la ĉevaloj”, ha’susot “la ĉevalinoj”. Oni konstatas denove, ke tio funkcias same kiel en Esperanto.

3. Faktitivo por ĉiu verbo

Oni nomas faktitivo la voĉon, kiu prezentas la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ĝin: la faktitivo de trinki estas trinkigi. Multaj el la hindeŭropaj lingvoj malhavas specialan konjugacian formon por esprimi faktitivon, sed devas uzi por tio iun helpverbon. La franca uzas la helpverbon faire “fari”: rire “ridi” -> faire rire “ridigi”. La germana uzas ĝenerale la helpverbon lassen “lasi”: kommen “veni” -> kommen lassen “venigi”. Kelkfoje ĝi havas la saman sufikson, kiel Esperanto: rein “pura” -> reinigen “purigi”.

Sed la hebrea havas specialan konjugacian formon nomatan hifil, kiu donas al iu ajn radiko faktitivan signifon: la hifil de caĥak “ridi” estas hicĥik “ridigi”. Kiam Dio diras “mi pluvigos sur la teron” (Gen., ĉap. 7, v. 4), Dio uzas la faktitivan formon himtir (de la radiko matar “pluvo”). Do, kiel Esperanto, la hebrea lingvo havas la eblon uzi ĉiujn verbojn en faktitiva voĉo. Ĉu koincido? Pli verŝajne influo.

Plia afero: kaj la hebrea lingvo kaj Esperanto havas la eblon uzi faktitivan formon en pasiva voĉo. Se mi diras, ke Petro ridigas Paŭlon, mi tre povas pasivigi la dirmanieron: Paŭlo estas ridigata de Petro. Nu, tia dirmaniero estas tute neebla en la franca lingvo. Sed ĝi estas tre banala en Esperanto. Same, en la hebrea: al la aktiva hicĥik “ridigi”, respondas la pasiva hocĥak “esti ridigata”.

4. Venonta en la senco “baldaŭa, proksima”

Jam de jarcentoj, ĉe la paska manĝo, la Sedero, judoj kantas la’ŝana ha’baa biruŝalajim “ĝis la venonta jaro en Jerusalemo”. Laŭvorte: la’ŝana “al la jaro”, ha’baa “la venonta”, biruŝalajim “en Jerusalemo”. En Esperanto, tiu uzo de “venonta” en temp-indikoj povas veni nek de la rusa buduŝĉij “estonta”, nek de la latina proximus, franca prochain “proksima”. La sola ebleco estas influo de la hebrea ha’ba (virgenra), ha’baa (ingenra).

5. Finaĵo -u ĉe la volitivo

En ĉiuj hebreaj verboj, la finaĵo de la plurala imperativo estas -u: ŝir “kanti” (aŭ “kanto”) -> ŝiru “kantu”.

6. Akuzativo post ag-substantivo

Se mi vizitis la urbon, kial mi ne povus paroli pri mia vizitado la urbon? Erara frazo, ĉu vi opinias? Estas vere, ke en Esperanto, tiaj dirmanieroj estas tre maloftaj, eĉ iom ŝokaj. Tamen oni trovas ĉe Zamenhof: la diligenta uzado Esperanton en korespondado; akceptu mian koran dankon por la elekto min; la uzado akuzativon en kazo de senbezono; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento. Kaj la listo ne estas kompleta! Laŭ mia modesta scio, neniu hindeŭropa lingvo ebligas tian dirmanieron.

Sed kiam la Biblio diras, ke “Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj kiam li prenis Rebekan” (Gen, ĉap. 25, v. 20), la preciza hebreaĵo estas “estis Isaak filo kvardek jaro ĉe sia preno Rebeka-on”, kun Rebeka-on objekto de la ag-substantivo preno. Kaj da tiaj dirmanieroj, oni povas trovi dekojn. En Lingvo kaj Vivo, G. Waringhien citas alian similan frazon, el Jesaja. Eble oni rebatos, ke la hebrea ne konas akuzativan kazon; ja, sed ĝi havas rektobjektan prepozicion, kio estas praktike la sama afero.

Kiam Zamenhof skribis la ĉi-supre cititajn frazojn, ĉu li nekonscie sekvis hebrean dirmanieron? Tre povas esti.

Tiaj frazoj estas maloftaj en Esperanto. Mi bedaŭras tion: ili tute ne pekas kontraŭ la spirito de la lingvo.

7. Akuzativo post substantiva participo

Uzado same malofta. En la zamenhofa traduko de la Kanto de Studentoj: Gaudeamus igitur, (Fundamenta Krestomatio), oni trovas “Mortu ĉiu intriganto kaj malamon konservanto”. Ĝenerale, anstataŭ konservanto malamon, oni dirus konservanto de malamo. Sed kial la verba radiko konserv, entenata en konservanto, ne rajtu havi akuzativan objekton?

Mi ne sukcesis trovi alian ekzemplon de tia konstruo ĉe Zamenhof. Eble mi serĉis nesufiĉe. Sed en la traduko de Princino Mary, de Lermontov, fare de Edgar von Wahl, la estonta aŭtoro de Occidental, mi trovis jenajn du ekzemplojn: “la atendantoj la movadon de l’ akvo” kaj “la trinkantoj vinon vespere”.

Ankaŭ de tiaj dirmanieroj mi bedaŭras la maloftecon.

Kia rilato kun la hebrea? Kiam Ijob (ĉap. 31, v. 15) parolas pri Dio “kiu kreis min”, fakte li parolas pri Dio “faranto min” (’oseni; laŭvorte ’ose “faranto”, substantiva participo; -ni “min”, objekta sufikso). Tia dirmaniero ne estas malofta en la hebrea, almenaŭ en la lingvaĵo klasika, biblia. Sed mi supozas, ke la moderna lingvo ne uzus volonte tian esprimon.

8. La netuŝebleco de la Fundamento

Ĉi tiam, ni eliras el la gramatikaĵoj kaj eniras pli profunde en la spiriton de Esperanto. Ne plu temas pri influo de la hebrea lingvo, sed pri influo de la juda kulturo.

Estas konate, ke inter la sanktaj libroj de la judoj, la plej sanktega estas la Torao, la kvin libroj atribuitaj al Moseo, kiujn la kristanoj nomas Pentateŭko. Ĝi estas la fundamenta leĝo de la juda religio: oni nombris, ke ĝi entenas ekzakte 79 856 literojn, el kiuj oni ne rajtas forpreni unu. La Torao estas “neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla”, ĝi “devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj”. Korekti eraron estas fari ŝanĝon, kaj ŝanĝi ion ajn oni ne rajtas.

Verŝajne tiu frazo memorigas ion al la esperantouzantoj: la Fundamento de Esperanto estas “neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla”, ĝi “devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj” (Antaŭparolo, A 1, 1 kaj A4, 4).

Se Esperanto plu vivas, kaj verŝajne ankoraŭ plu vivos, la ĉefa kaŭzo estas, ke ĝi staras firme sur netuŝebla konstitucio: la Fundamento. Tion ne komprenis la aŭtoroj de Ido aŭ de Volapuko. Kaj Zamenhof klare antaŭvidis, ke tiu netuŝebleco ne bremsos la evoluon de la lingvo, sed ke ĉi tiu “havos la plenan eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi” (Antaŭparolo, A6, 3). Ekzakte kiel la konstitucio de iu lando ne bremsas la evoluon de ties leĝaro, sed garantias ĝian unuecon.

Kaj Zamenhof aldonis, direkte al la nun svarmantaj alfabet-ŝanĝemuloj: “la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon (de netuŝebleco), estus la komenco de nia morto” (Antaŭparolo, A1, 5). Aŭdu reformemuloj-mortigantoj!

Kie Zamenhof ĉerpis tiun ideon de la ekzistado de definitive akceptita Libro? Certe en la juda kulturo, kun ties netuŝebla Libro. La netuŝebleco de nia Fundamento, ĉefa kaŭzo de nia ekzisto, certe fontas el la netuŝebleco de la Torao.

Miascie, la unua, kiu komprenis tiun influon de la Torao sur la Fundamento, estas Gaston Waringhien (Lingvo kaj Vivo, p. 85).

André CHERPILLOD