Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LATINO

Utilo aŭ malutilo?

Ekzistas multe da bonaj kialoj, lerni mortintan lingvon kiel la latina: enprofundiĝo en pasintan kulturon, lingvaj studoj, scivolo pri historio kaj aliaj. Sed, laŭ mia impreso, la latina ne helpas por la kompreno de fakesprimoj, kiuj troviĝas en la modernaj eŭropaj lingvoj. Por tion testi, mi petis 35 gelernantojn, kiuj estis lernintaj dum kvar jaroj la latinan, trovi la latinajn vortojn por 15 novlatinaj esprimoj kaj traduki tiujn latinajn vortojn en la germanan. Ekzemplo: Zentrum (novlatina vorto en la germana) venas de la latina centrum kaj signifas germane Mittelpunkt (Esp. “centro”). Jen la 15 vortoj (en krampoj en Esperanto): Planet (planedo), Pendel (pendolo), Modell (modelo), Punkt (punkto), Sekunde (sekundo), Skala (skalo), Gramm (gramo), reflektieren (reflekti), Gletscher (glaĉero), Dimension (dimensio), Komponente (komponento), Sport (sporto), Express (ekspreso), Äquator (ekvatoro) kaj giga- (prefikso, kiu signifas miliardon). Eblis 35oble 15 = 525 respondoj. Venis 47 % de la respondoj. Entute nur 12 % de la respondoj estis ĝustaj, sed 27 % tute falsaj! Iuj pensis, ke dimensio venas de menso, ekvatoro de akvo, planedo de plena! Kelkaj inventis vortojn, kiuj ne ekzistas en la klasika latina: planetarius (konjektita signifo: “pilko”!), pendulum (“svinganta ŝnurego”!), sportum (“plifortigo”) kaj grammum (“pesilo”!). Sekunde venas de sekvi, tion la duono sciis. Tamen en tiu okazo la latina ne helpas, se oni ne scias la evoluon de tiu vorto: Unue oni mezuris la tempon je horoj, poste oni “malgrandigis” (latine minuere) la horon al minuto, kaj poste la minuton al la “sekva” unuo, la sekundo.

Do jen mia konkludo: Se oni volas kompreni novlatinajn vortojn, la scipovo de la latina pli damaĝas ol helpas!

WALTER KLAG

La Pagana Pordego (germane Heidentor), la plej konata romia konstruaĵo en Aŭstrio, 30 km oriente de Vieno, sur unuŝilinga aŭstria poŝtmarko, eldonita en 1947.