Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

LITOVIO

Ceramikaĵoj

Terese Jankauskaite, 50-jaraĝa litova majstrino de la nigra ceramiko, forlasis antaŭ kelkaj jaroj la bruan ĉefurban vivon kaj forveturis al fora vilaĝo. Kaj io plia. La virino, nur lastsomere edziniĝinta, elektis nekutiman vivon: ŝi ekdeziris loĝi en eta apudarbara grenejo, kaj ŝia edzo, poeto kaj ĵurnalisto – en la vilaĝo ĉe sia patrino. Ambaŭ okupiĝas pri siaj laboroj kaj intervidiĝas nur ĉiun duan tagon. Duhora veturdistanco disigas ilin.

La eta grenejo de la artistino troviĝas apud granda arbaro. Ĉi tie ŝi loĝas kaj laboras ekde frua printempo ĝis komenco de vintro. Ene estas du fornoj: unu – malpli granda kaj alia – pli granda. Ilin ŝi mem masonis, kaj en ili ŝi bakas siajn modlitajn anĝeletojn, vazojn, lumilojn, tablolampojn, diversspecajn potojn. La potojn ŝi bakas dum 16-24 horoj. Kiam la temperaturo superas 900 gradojn, ĉiuj laboraĵoj iĝas travideblaj – rozkoloriĝas. Poste la majstrino enŝovas en la fornon rezinkovritan brullignon kaj enmetas sablon, por ke la laboraĵoj “stufiĝu” dum unu aŭ du tagnoktoj, ĝis ili malvarmiĝas. Ofte okazas, ke Terese senpaciencas tiujn du tagnoktojn. Ŝi ja ege deziras ekvidi, kiel ili aspektas. Iufoje ili bone estas bakitaj, alifoje ili estas disrompiĝintaj. Sur ĉiu artaĵo la kreantino enstampas sian propran signon – etan piedon, en kiu apenaŭ videblas litero T.

Kiel izolulino Terese kontaktas la mondon per transistora radioaparato aŭ iras al la proksima urbeto. Ofte ŝi transportas siajn verkojn ĝis la aŭtobus-stacio per ĉevalĉaro. Poste oni veturigas ilin al la ĉefurbo.

La artistino iniciatis eksterordinaran ekspozicion. En la proksima lago ekzistas etaj flosantaj insuletoj, kiuj senĉese migradas. Sur unu kreskas betulo, sur la alia – pino, oksikokoj. Dezirante ĉi tie eksponi siajn verkojn, ŝi sidiĝis en kajakon kaj perbastone kunigis ĉiujn insuletojn al la bordo. Tiam sur ilin ŝi starigis siajn eksponaĵojn. Oni rigardis ilin de sur la bordo. Tiu ekspozicio okazis nur dum unu vespero kaj por la iniciatinto estis unu el la plej interesaj.

La litova artistino de la nigra ceramiko famiĝis per unika robo. Ŝia argila “robo” pezas preskaŭ ses kilogramojn. Ĝi estas registrita en la libro de la litovaj rekordoj. “Por la inaŭguro de ĉiu ekspozicio mi ĉiam penas vesti min per nova vestaĵo. Kiam mi eksciis pri la ekspozicio en Francio, mi cerbumis. Kion fari? Foje mi modlis argilajn folietojn. Hazarde en mian kapon venis ideo – kial ne modli robon?”, rakontis la artistino. Do, tiel ŝi komencis modli la robon.

Unue el lino ŝi trikis reton kaj sur ĝi fiksis 1022 argilajn folietojn. Estiĝis samstila ĉapeleto aldone al la robo. Per tiu vestaĵo ŝi mirigis multajn homojn, kiuj venis al la inaŭguro de ŝia ekspozicio en la franca urbo Tours [tuĥ]. Nur unu problemo ekestis – la robo estas iom “peza” por rapide surmeti ĝin.

Terese Jankauskaite plendas, ke nuntempe vivteni sin per la vendo de ceramikaĵoj estas ege malfacile. Oni ne emas aĉeti ilin. Antaŭ jaroj ŝi ricevadis multajn mendojn, kio sufiĉis por normala vivo. Malgraŭ la malfacila situacio hodiaŭ ŝi ne intencas forlasi sian ŝatokupon. Ŝi ofte laboras ĝis profunda nokto, ne malofte ĝis sunleviĝo. Najbaroj eĉ miras, kiam ŝi trovas tempon por dormi.

Laimius STRAZNICKAS

La argila “robo” de Terese Jankauskaite.

La domo de la artistino.