Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

EGIPTIO

Um Keltum’

Antaŭ 25 jaroj okazis en la egipta ĉefurbo Kairo unu el la plej grandaj amaskunvenoj en la historio de la araba mondo: milionoj da homoj plenigis la stratojn. Ne temis pri manifestacio aŭ milita parado, sed pri funebra procesio. Mortis Um Keltum’1, la “stelo de la oriento”, aŭ, kiel nomis ŝin simple la egiptoj, “la sinjorino”.

Estas malfacile per nuraj vortoj doni taŭgan impreson pri la signifo de Um Keltum’ por la araba kultura vivo. Ĉiuj araboj, de Maroko ĝis Irako, de simpla laboristo ĝis reĝo aŭ ŝtatprezidanto, konsentas ke ŝi estis la plej granda el la arabaj kantistoj. Kaj eĉ konkurencaj samtempaj kantistoj, kiel Muhamad Abd El Ŭahab’ (konsiderata la plej granda komponisto de la araba klasika epoko) aŭ Farid’ El Atraŝ (fama kantisto, komponisto, kaj liutisto) malkaŝe admiris ŝin. La vendo de ŝiaj diskoj ne malkreskas, eĉ 25 jarojn post ŝia morto. Antaŭ nelonge aperis kompleta eldono de ŝiaj registraĵoj sur 72 kompaktaj diskoj. Aŭskultantoj de arabaj radiostacioj senĉese petas reaŭdigi ŝiajn 280 kantojn. Cetere, “kanto” estas misgvida vorto: multaj el ili estas multpartaj plurhoraj muzikaĵoj, pli similaj al operoj por unu voĉo ol al kantoj laŭ eŭropa tradicio.

Um Keltum’ naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1904 en malriĉa familio en malgranda egipta vilaĝo. Ŝia patro estis muezino kaj instruis la malfacilan arton de islamaj religiaj kantoj al sia filino; tiu instruado estas kutime rezervita al knaboj. La belega voĉo de la knabino rapide famiĝis en la regiono, kaj baldaŭ ŝi kantis ĉe ĉiaj familiaj festoj. Ŝi do decidis iri al Kairo kaj komenci karieron pri muziko – malfacilega afero por malriĉa knabino. Ŝi tamen brile sukcesis kaj post kelkaj jaroj estis famega en la tuta araba mondo.

Pri ŝia privata vivo oni scias malmulton; ŝi vivis preskaŭ kaŝe kaj evitis intervjuojn. Ŝia sola kontakto kun la publiko estis ŝiaj koncertoj. Dum pli ol tridek jaroj ŝi donis koncerton ĉiun ĵaŭdon vespere, kaj tiuj koncertoj estis dissendataj per radiostacio tra la tuta araba mondo. Neniu, eĉ ne registaro, aŭdacis anonci ion ajn gravan dum tiuj vesperoj, ĉar oni sciis ke ĉiuj aŭskultas la koncerton. La tekstoj de ŝiaj kantoj, verkitaj de famaj egiptaj poetoj, estas tiom konataj ke citaĵoj el ili estas uzataj kvazaŭ proverboj. La melodiojn, verkitajn de la plej bonaj egiptaj komponistoj, fajfas la infanoj en la stratoj. Apenaŭ eblas troigi la elstaran rolon de Um Keltum’ en la araba muziko.

Al aŭskultanto ne alkutimiĝinta al la klasika araba muziko (rilate al araba muziko, “klasika” indikas la periodon de 1930 ĝis 1960, en kiu revigliĝis la kultura vivo, ĉefe en Egiptio, post la longa turka okupado), la kantoj de Um Keltum’ sonas strangaj kaj komence kutime neplaĉaj. La araba muziko karakteriziĝas per komplikaj ritmoj kaj eĉ pli komplikaj melodioj, kiuj ĉerpas el pli ol cent tonaloj, el kiuj la eŭropa muziko konas nur du (la maĵoran kaj la minoran). Multaj el tiuj gamoj enhavas notojn kiuj troviĝas inter du najbaraj eŭropaj notoj, kaj tiuj sonoj ŝajnas malĝustaj al netrejnita orelo. Leganto, kiu deziras konatiĝi kun la muziko de Um Keltum’, atente aŭskultu unu el ŝiaj kantoj plurfoje antaŭ ol rezigni. Bona komenco estas “Al Atlal’” (“La Ruinoj”) aŭ “Enta umri” (“Vi estas mia vivo”), eble ŝiaj du plej famaj kantoj. Ankaŭ helpas antaŭe konatiĝi kun la samperiodaj kantoj de Farid’ El AtraŝAbd El Halim’ Hafis, kiuj estas pli mallongaj kaj pli simplaj. La rekompenco estas la kapablo ĝui tre riĉan muzikan kulturon, kiu tamen apenaŭ estas konata ekster ĝia originregiono.

Konrad HINSEN

1. La literumado de arabaj nomoj en latina skribo estas tre ĥaosa, ĉar preskaŭ ĉiu aŭtoro uzas sian propran sistemon. Oni trovas plej ofte la variaĵojn Oum Kaltoum, Oum Kalsoum, kaj Oum Kalthoum, sed ekzistas ankoraŭ aliaj.