Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LA JIDA

La influo de la jida lingvo sur Esperanto

Komence, kio estas la jida (en la zamenhofa tempo, oni diris novjuda) lingvo? Ĝi havas nenian parencecon kun la hebrea, sed apartenas al la ĝermana grupo; ĝin parolas la aŝkenazaj judoj en granda parto de Eŭropo, de Alzaco ĝis Rusio. Ĝi naskiĝis en la gettoj de la rejna regiono, ĉirkaŭ la 10a jarcento, el la meza malnov-germana. Se konsideri la gramatikan strukturon kaj la leksikon, la jida lingvo estas do tre proksime parenca kun la germana, kvankam oni rigardu ĝin memstara lingvo. La leksiko estas naŭdekprocente ĝermana; aldoniĝas kelkaj depruntoj polaj, rusaj, hebreaj. Kaj ĝi estas tradicie skribata per la hebrea alfabeto, kun kelkaj apartaj konvencioj.

Ĉirkaŭ 1880, Zamenhof verkis Provo de gramatiko de novjuda lingvo, en kiu li pledis interalie por la alpreno de la latina alfabeto kaj provis starigi gramatikajn regulojn.

Same kiel pri la hebrea, Zamenhof ne faris vastajn depruntojn el lingvo tute nekonata ekster la juda medio. Almenaŭ konscie. Efektive, li sciis perfekte la jidan lingvon: ĝi estis lia ĉiutaga lingvo, kune kun la rusa. Estas do tre verŝajne, ke kelkaj elementoj de tiel bone konata lingvo agis nekonscie en la kreado de la internacia lingvo. Jen kelkaj.

Pluraj vortoj estas fonetike pli jidaj ol germanaj. La vortoj fajfi, flegi, funto, fuŝi havas kiel etimon, ĉu la germanajn pfeifen, pflegen, Pfund, pfuschen, ĉu la jidajn fajfen, flegen, funt, fuŝen. Sed la jida influo estas pli verŝajna en tio, ke la komencliteroj estas “f”, kiel en jida, kaj ne “pf”, kiel en germana. Oni jam rebatis, ke la konsonanta grupo “pf” estas tro specife germana kaj ne konvenas en internacia lingvo: Zamenhof simpligus ĝin konscie al simpla “f”. Se tiel estus, li forĵetus ankaŭ la grupojn “ŝm”, “ŝp”, “ŝr”, “ŝt” (ŝmiri, ŝpini, ŝraŭbo, ŝteli), kiuj ekzistas en neniu ĝermana lingvo, krom en la germana kaj en la jida.

Same, la verbo ŝtopi estas pli proksima al la jida ŝtopen ol al la germana stopfen. Ni aldonu ankaŭ gliti, pri proksiman al la jida glitŝen ol al la germana gleiten. Ankaŭ ŝati pli similas al la jida ŝacen ol al la germana schätzen. Sama rimarko pri hejmo kaj hejti, pli rekoneblaj en la jidaj hejm kaj hejcen ol en la germanaj Heim kaj heitzen. Kaj la dirmaniero hejme estas tipe jida (in der hejm); se ĝi venus de la franca à la maison, aŭ de la rusa doma, aŭ de la pola w domu, ĝi estus tute certe dome aŭ en domo.

Kelkaj kunmetaĵoj

La vorto antaŭtuko estas la preciza paŭsaĵo de la jida fartuĥ, kiu entenas far “antaŭ” kaj tuĥ “tuko”. La esperanta vorto ne povas veni de la germana Vortuch, eble iam uzita, sed de longe ne uzata. Ĝi ankaŭ ne povas veni de la rusa fartuk, ankaŭ ne de la pola fartuch, en kiuj la elemento far ne havas sencon (ĝi estas nur germana depruntaĵo). La sola ebla etimo estas jida.

La vorto lernolibro estas la ekzakta paŭsaĵo de la jida lernbuĥ. La germanoj uzas Lehrbuch; se la esperanta vorto estus germandevena, ĝi estus instrulibro, praktike ne uzata, kaj ne lernolibro.

Ankaŭ la vorto superjaro, por nomi la 366-tagajn jarojn, respondas al la jida iberjor, en kiu oni rekonas iber “super” kaj jor “jaro”. La responda germana nomo estus Überjahr, sed ĝi ne estas uzata: oni diras germane Schaltjahr. La rusa visokosnij god kaj la franca année bissextile estas sen rilato kun la esperanta vorto.

La uzo de respondi

Krom sia ĝenerala signifo “demandite, diri (respondi al demando)”, tiu verbo havas ankaŭ specialan sencon: “esti proporcie, simetrie akordigita kun” (tiu decido ne respondas al la situacio). Sed nek la rusa lingvo, nek la germana, nek la franca uzas por ambaŭ signifoj la saman verbon. Cetere, multaj francaj esperanto-parolantoj diras erare “tiu decido ne korespondas al la situacio” (kvankam korespondi ne konvenas en tiu kunteksto). Sed la jida lingvo uzas la verbon entfern por ambaŭ signifoj de respondi. Do la jida influo estas ĉi tie, se ne certa, almenaŭ tre verŝajna.

La du vortetoj nu kaj ĉu

La vorto nu venas de la jida nu, kiu cetere pasis al la novhebrea.

Koncerne la demand-vorton ĉu, oni ĝenerale asertas, ke ĝia etimo estas la pola czy (proksimuma elparolo: ĉi). Tio estas ĝusta; oni povas eĉ aldoni la slovakan či. Sed la jida dialekto uzita en Bjalistoko en la tempo de Zamenhof apartenis al la nordorienta variaĵo, kaj en ĉi tiu variaĵo la demanda vorto estas cu. Oni povas akcepti, ke ĉu estas la komuna punkto inter la pola czy kaj la jida cu.

La vorto edzo

Spite kelkajn jamajn neadojn, tiu vorto havas vere jidan originon. Jen ĝia kompleta historio. En pluraj francaj vortoj, ina sufikso estas -esse (princesse, “princino”). En pluraj germanaj vortoj, ina sufikso estas -in (Lehrerin, “instruistino”). Sed en kelkaj vortoj, la germana lingvo kunigas la francdevenan -esse kun la germandevena -in, kaj tio finvenas al -essin (Prinzessin, “princino”). Tiu duobla sufikso -essin pasis al la jida lingvo sub la formo -ecin. Tiel, el rab “rabeno”, oni pluformas jide rabecin “rabenino”, aŭ pli ĝuste “edzino de rabeno, rabenedzino”. Zamenhof ŝanĝis la literon c de rabecin al dz, tute banale por eviti homonimecon kun la sufikso -eco. Li tiel finvenis al raben-edzino, el kiu li tiris edzino, kaj de tie, edzo. Precize same, li retroderivis kuzo de kuzino (france cousine) kaj fraŭlo de fraŭlino (germane Fräulein).

Kelkaj personoj, malkontentaj pro tiu juda origino, plenigis tedajn paĝojn, klopodante pruvi, ke tiu etimologio ne estas ĝusta, kaj ke edzino povas veni de la pola jędza “furio, malbonulino”. Ili foje aldonis, ke la jida rabecin ne ekzistas, aŭ ke -edzin ne povas veni de -ecin pro malsameco de konsonanto. Estas facile rebati: 1) ke ne ĉiuj edzinoj estas furioj (interalie la mia ne estas tia); 2) ke la vorto rabecin troviĝas tutlitere en miaj du jidaj vortaroj; 3) ke se -edzin ne povus veni de -ecin, ankaŭ cigaredo ne povus veni de la franca-angla cigarette, nek planedo de la greka planetes, ktp. Estas sciate, eĉ de komencantoj, ke tre ofte Zamenhof ŝanĝis en radiko unu literon por eviti ŝajnan sufikson: faruno kaj ne farino; pilolo kaj ne pilulo; makzelo kaj ne maksilo, kaj multegaj aliaj. Se li restigus la c de -ecin, mia edzino, anstataŭ diri “mi havas bonan edzon”, dirus “mi havas bonan econ”, kio estus katastrofe dusenca. Ni estu seriozaj! Neniel Zamenhof kapablus allasi tian fuŝaĵon.

Cetere, tiu jida etimo de edzino estis parte klarigita de Zamenhof mem (Lingvaj respondoj n-ro 48A, p. 28). Kaj la klarigo estis kompletigita de G. Waringhien (Lingvo kaj Vivo, p. 7). Ĉu la parolo de Zamenhof kaj la scienco de Waringhien ne sufiĉas por forigi ĉian dubon?

André CHERPILLOD