Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Sobriga propono

En Vilnius, la ĉefurbo de Litovio, fermiĝis konata — kaj siatempe timata — institucio. Ne plu funkcias sobrigejo, kien policistoj venigis tiujn, kiuj pro trouzo de alkoholaĵoj perdis konscion aŭ — male — batalemis en publikaj lokoj.

Dum la soveta tempo estis milicistoj, kiuj arigis la ebriulojn kaj ilin akompanis al la sobrigejo; tiam oni informis ne nur la urban gazeton pri la nomoj de la “gastoj” en la sobrigejo sed ankaŭ ties laborejon. Tiuj, kiuj ne deziris tiel “famiĝi”, ofte pagis bonan poŝmonon al oficistoj ĉe la sobrigejo.

Ceremonio

Ĉesis la sobrigejo pro manko de mono. Pasintjare ĝi kostis ĉ. 200 000 eŭrojn (kaj sobrigis pli ol 2500 “klientojn”). La lastaj loĝantoj de la sobrigejo forlasis ĝin dum eta ceremonio, kun muziko kaj aplaŭdoj: surprizigite, ili forkuris, provante kaŝi siajn vizaĝojn.

Tiam aktoroj salutis la fifaman ejon. Unu, rolante kiel ebriulo-edzino, plendis, ke ŝi ne plu scios, kie serĉi sian edzon. Kaj vere: ekde nun la ebriuloj estos veturigitaj aŭ al policejoj aŭ al malsanulejoj. Kaj kion pri la iama sobrigejo? La aktoroj proponis, ke ĝi fariĝu monaĥejo — propono, kiu tre verŝajne ne realiĝos.

Antanas GRINCEVIĈIUS