Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

DISKOJ

Enkonduko al la arto trubadura

Naŭ-kataluna ensemblo, Kaj Tiel Plu, prezentas naŭ kantojn flute kaj mandoline, perkute kaj violone, violonĉele kaj, evidente, voĉe. Temas pri kantoj grandparte mez-epokaj, el la tempo trobadora aŭ trubadura, ĉefe katalunaj kaj okcitanaj, sed ankaŭ po unu kastilia, sefarda kaj judkataluna, kaj eĉ unu popolkanto el la hispana interfrata milito (1936-1939). Korteza amo estas la komuna temo, kaj sendube tiu ĉi disko tre taŭgas kiel esperanta enkonduko al tia kaj tiama muziko por personoj, kiuj ĝin ne konas. Apud la kantata esperantigo, en la kajero legeblas la tekstoj en la originalaj lingvoj. Videblas, ke foje oni tradukis maltro fidele kaj tro rapide (ekzemple, “paflineo” anstataŭ “paflinio”, aŭ versfina apostrofita akuzativo).

Jorge CAMACHO