Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

kiel redaktoron de ĵurnalo atingas min ĉiutage multaj teruraj kaj ŝokaj informoj, kiuj priskribas suferojn kaj ofte mortojn de homoj. Vi mem scias bone, ke la tero ne estas la plej paca planedo. Por iel majstri tiajn ĉiutagajn afliktojn, ni redaktoroj tre ofte fuĝas en cinikan pozon, ŝajnigante, ke ĉio tio ne multe afliktas nin — raporti pri ĉiuspecaj teruraĵoj, militoj kaj kruelaĵoj estas simple nia ĉiutaga laboro, ĉu ne? Ni scias pri la konstanta detruo de homoj fare de homoj. Tamen jen kaj jen la ŝoko estas eksterordinara. Tiel okazis al mi, kiam antaŭ kelka tempo alvenis oficiala raporto de Unicef, la por-infana organizaĵo de UN, pri suferoj de virinoj. En ĝi oni povas legi, ke sole en Barato ĉiujare 10 000 knabinoj estas murdataj tuj post naskiĝo nur pro la fakto, ke la beboj estas inaj kaj ne viraj, kontraste al la deziro de l’ gepatroj. Samlande laŭ tiu ĉi studaĵo oni murdas jare 5000 virinojn, ĉar ili ne alportas la deziratan doton. En suda Azio, informas la raporto, ĉiujare estas murdataj unu miliono da infanoj nur pro tio, ke ili estas inaj. En la studaĵo oni, kompreneble, listigas multajn aliajn teruraĵojn, sed la vere ŝoka konstato estas, ke la plej multaj krimoj kontraŭ virinaj homoj okazas ene de la familioj. Same ŝoke estas, ke la studaĵon oni ellaboris por kunveno, kiu bilancu la rezultojn post la monda privirina konferenco en Pekino antaŭ kvin jaroj — kaj rezignacie devas konfirmi, ke nenio pliboniĝis. Kiel konsoli min kaj nin?

Sincere via Stefan Maul