Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Radio por unu mondo

Ĝis preskaŭ la fino de la 20a jarcento, la ŝtata radio de la Irlanda Respubliko — RTÉ — neniam regule dissendis fremdlingvajn programojn. Eĉ post aliĝo al Eŭropa Komunumo (nun Eŭropa Unio) aŭdiĝis nur anglalingvaj aŭ gaellingvaj programoj. La nacia radio restis paroĥa kaj provinca, kaj irlandanoj malofte aŭskultis fremdajn lingvojn. Malmultaj provis lerni aŭ uzi ilin. La proporcio de irlandanoj, kiuj komprenis lingvojn kiel la francan, la germanan aŭ la hispanan, estis (kaj estas) plendinde malgranda.

La plej granda ŝanĝo en la lingva politiko de RTÉ, tamen, okazis ne pro subita konscio pri la rolo de Irlando en multlingva monda komunumo, sed pro alveno al Irlando de rifuĝintoj kaj azilpetantoj el Bosnio kaj Kosovo. Laŭraporte, balkanaj azilpetantoj deziris radio-programojn en siaj lingvoj, precipe por ricevi en Irlando novaĵojn el la hejmlando. RTÉ akceptis la proponon dissendi apartajn programojn por tiuj novalvenintoj, kaj la afero evoluis al plurlingva servo por eksterlandanoj el aliaj, nebalkanaj landoj.

Idiomoj

Hodiaŭ la nova servo — “Radio One World” (Radio Unu Mondo) — dissendas en jenaj lingvoj: rusa, albana, vjetnama, rumana, bosnia, alĝeria araba, ĉina, pola, kaj en idiomoj de Barato, Kongo kaj Niĝerio. La programoj aŭdiĝas de lundo ĝis vendredo de la 19a horo ĝis la 9a en 612 kaj 1278 kHz. Ankoraŭ estas neniu konstanta dissendo en lingvoj de la Eŭropa Unio, krom la angla kaj la irlanda.

Bedaŭrinde, tiu oficiala rekono de la bezonoj de eksterlandaj komunumoj en la Respubliko ne pozitive efikis sur la huliganojn kaj ksenofobojn, kiuj insultas kaj jam kelkfoje korpe atakas eksterlandanojn, precipe tiujn de malhela haŭtkoloro. Kanajloj brutale atakis kaj mortigis blankhaŭtan anglan vizitanton, kiu promenis laŭ dublina strato kun sia afrikdevena edzino, supozeble ĉar ili ne aprobis kuniĝon de blankulo kaj neblankulino.

Garbhan MACAOIDH