Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INFANOJ

Plej senhelpaj viktimoj

Ĉi-momente, rezulte de militoj kaj konfliktoj, 13 milionoj da infanoj estas senhejmaj. Tion raportas la internacia humana organizaĵo “Savu la infanojn”, kiu sin turnas al registaroj, al ribelaj unuiĝoj kaj al Unuiĝintaj Nacioj (UN) kun alvoko defendi la rajtojn de tiuj, kiujn ĝi nomas la plej senhelpaj viktimoj de konfliktoj.

Infanoj, laŭ la organizaĵo, kiuj rezulte de militoj fuĝas ene de la propra lando, fariĝas senhelpaj pro malsanoj kaj malsato. Internacia helpo malofte atingas ilin. Ekzemple: pleje suferas infanoj en Siera-Leono, kie multaj infanoj pereis aŭ estas serioze vunditaj. Plue oni devigas ilin ekmiliti.

Murditaj

Ankaŭ en Sri-Lanko, kie la separatisma grupo “Tigroj de la Liberiĝo” militas kontraŭ registaraj trupoj, pli ol 250 000 infanoj estas foje devigitaj forlasi siajn naskiĝlokojn — kelkaj jam ses fojojn fuĝis. En Kolumbio oftas murdoj: infanoj estas murditaj aŭ ili atestas la murdojn de siaj gepatroj.

En Angolo, notas “Savu la infanojn”, 30 jaroj da milito senhejmigis pli ol milionon da infanoj, kiuj estas konstante pripafataj kaj bombardataj. Multaj viktimiĝas pro kontraŭinfanteriaj minoj kaj pro malsanoj. Meza aĝo de senhejma infano: ses jaroj. Tiuj infanoj, avertas “Savu la infanojn”, fariĝos morgaŭ elĵetitoj el la socio.

Evgeni GEORGIEV