Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KOMUNISMO

Ĉu finfine kompenso?

Okazis en Litovio internacia kongreso “Pritakso de Komunismaj Krimoj”. Partoprenis reprezentantoj el 23 landoj kaj estis diskutataj 53 raportoj, kies aŭtoroj pritraktis la danĝerojn de komunismo por la hodiaŭa mondo kaj la riskojn por ekskomunismaj landoj.

Turnis sin delegitoj al Unuiĝintaj Nacioj kaj al registaroj de demokrataj landoj por fondi internacian tribunalon: tiu procesu kontraŭ komunistaj krimuloj. Laŭ la kongresaj aktoj: “Naziismo antaŭ delonge estas kondamnita kaj nazioj punitaj. Tian pravan kompenson devus sperti ankaŭ komunistaj krimuloj. Ili estu tuj transdonitaj al la ŝtatoj, kie ili krimis, cele al internacia juĝo.”

Malliberejoj

Ekzemple, dum soveta okupacio Litovio perdis ĉirkaŭ 800 000 homojn. Ĉirkaŭ 300 000 personoj spertis teruron de komunisma reĝimo — malliberejojn, ekzilon en Siberio kaj ekstrema nordo. Ĉiu tria arestito mortis pro torturoj, malsato aŭ pro sovaĝa klimato. Pli ol 30 000 homoj mortis en Litovio pro la okupantoj; pliaj 440 000 fuĝis.

Kongresanoj akceptis rezolucion pri “genocido”. Oni proponis larĝigi ties sencon por inkludi ekstermon ne nur de gentoj, sed ankaŭ de politikaj kaj sociaj grupoj. Akceptitaj estis rezolucioj ankaŭ pri kompenso pro damaĝo farita de okupaciaj reĝimoj kaj pri internacia esplorado kaj jura pritakso de komunistaj krimoj.

LAST