Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HOMAJ RAJTOJ

Al pli justa mondo

Defendi homajn rajtojn, persekuti kaj persekutigi tiujn, kiuj kulpas pri torturoj kaj mortigoj, estas sendube nobla tasko. Aliflanke ne subtaksendas, ke en tia honeste justema agado ofte intermiksiĝas venĝemaj sentoj de tiuj, kiuj suferis psikajn traŭmatojn aŭ eĉ perdis proksimulojn. Sed altvalora strebado pri homara justeco devas konservi sian ĝustan prestiĝon. Tial ĝi meritas zorgan analizon.

Tie, kie diabla malamo aŭ malica detruemo okazigas kruelaĵojn, forta kondamno certe pravas. Sed juĝisto, en sekura persona kaj profesia pozicio, nur malfacile povas kompreni la sintenon de homo, kiu agas en ekstrema zorgo pri siaj vivo kaj postvivo. Ankaŭ la obsedo de religia, politika aŭ iel utopia aspiro kelkfoje pelas homojn al fanatikaj ekscesoj. La ĉi-rilataj verdiktoj ne ignoru la fonon de tiaj misfaroj. Justeco, por konservi sian bone meritan respekton, ĉiuflanke bezonas daŭre profundan komprenemon.

Paco sen perforto

Noblaj intencoj ne apartiĝu de realaj situacioj. Alie ili fiaskos. Tia danĝero minacas la belan strebadon al homaro, kiu vivu en paco sen perforto. Ĉu oni kredas, ke eblas senperforte konvinki tiajn personojn, kiel Ĝingis-Ĥano, Stalin kaj Hitler? Tiaj klopodoj antaŭ nelonge tute fiaskis en Jugoslavio, Irako, Indonezio. Ŝajnas tre bedaŭrinde, ke en iuj okazoj nur perforto sukcesas haltigi brutalecon kaj kruelon. Aliflanke tiu ĉi fakto estas fojfoje uzata de tiranoj por pravigi siajn misfarojn. El tio eblas konkludi, ke ofte malfacilas konstati, kie troviĝas la vere porhomara starpunkto.

Alia problemo de homaj rajtoj fontas el ties limigita aplikeblo. Prezentiĝas la demando, ĉu ĉiam kaj senkondiĉe oni insistu pri puno de kontraŭhomaraj krimoj, eĉ se tio riskas ruinigi malfacilan pacon aŭ sanan evoluon al demokratio. Krome konstateblas, ke milite venkintaj ŝtatoj hezitas kondamni siajn proprajn militistojn pro kontraŭhomaj krimoj. Oni nur malofte aŭdis kritikon kontraŭ bombardoj de ne-militistaj celobjektoj dum la dua mondmilito, aŭ pri koncentrejoj kaj masakroj en Sovetio.

Tiaj pensoj estas konsiderindaj rilate al trafa apliko de homaj rajtoj. Tio favoros sinceran strebadon al pli justa, pli nobla nivelo de la homaro.

Werner SCHAD