Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Paŝoj al purigado

Pli kaj pli la irlanda publiko konscias pri korupto kore de la socio kaj pri skandaloj, kiuj tuŝas la plej influhavajn politikistojn, entreprenistojn kaj funkciulojn. Tribunaloj en Dublino jam de kelkaj monatoj esploras tiujn skandalojn: ordinaraj civitanoj, kiuj amase okupas la publikajn galeriojn, aŭdas kun mirego kaj ĉiam kreskanta indigno atestaĵojn pri korupto, kompliceco kaj kaŝado de misa kaj fia konduto fare de individuoj kaj korporacioj.

Unu el tiuj tribunaloj okupas sin pri la fuŝaĵo farita de la nacia sangotransfuza servo, kiu pro sangoproduktaĵoj importitaj el Usono infektigis 221 hemofiliulojn per hepatito C kaj per aidoso. Oni povus argumenti, ke ne kulpas la transfuza servo kaj ties kuracistoj, se poste la suferantoj estus humane traktataj kaj ricevus kompenson. Tio tamen ofte ne okazis.

Kelkaj eĉ ne estis informitaj pri sia sanstato, kaj pro tio estis infektitaj edz(in)oj, kunul(in)oj kaj infanoj. La registaraj kaj prisanaj instancoj apenaŭ, aŭ tute ne, morale aŭ finance apogis la viktimojn. Pluraj aidoso-suferantoj iĝis parioj inter siaj najbaroj, kiuj senbaze kulpigis ilin pri ilia malsano, supozante, ke ili estas fidroguloj aŭ samseksemuloj. Neniu instanco ekrespondecis pri la afero. Ĝis nun mortis 74 hemofiliuloj.

Sensaciaj konstatoj

Sed eble la plej sensaciaj konstatoj devenas de alia tribunalo esploranta la tiel nomatan “rezonigon” en la dublina urba regiono. La instanco responsa pri urba planado fiksas zonojn ekzemple por industrio, agrikulturo, loĝado aŭ por parkumado, sporto, ktp. La zonoj povas esti ŝanĝitaj nur per majoritata voĉdonado en lokaj konsilantaroj (magistratoj) aŭ en la nacia parlamento.

Atestanto — iama registara funkciulo — malkaŝis, ke li estis administranto de fonduso establita de nenomitaj entreprenistoj por “aĉeti” la voĉojn (aŭ sindetenon) de magistratanoj. Tiel entreprenistoj kaj privatuloj sukcesis konstrui privatajn vilaojn kaj butikumajn centrojn — kontraŭ granda privata profito — sur terenoj bezonataj por socialaj loĝejoj aŭ por alia publika uzo.

Irlanda parlamento

Alia atestanto, prezidinto de la dublina magistrato, konfesis, ke li subaĉetis, aŭ provis subaĉeti, ne nur konsilantojn sed ankaŭ membrojn de la irlanda parlamento. Li donis al la juĝisto nomojn de tiuj, al kiuj li distribuis monon, pretekstante, ke tiuj sumoj estas kontribuaĵoj al elektokampanjaj elspezoj.

Aldone al fruaj skandaloj, pri kiuj estis akuzitaj eksa ĉefministro, pluraj aliaj ministroj kaj politikistoj, kune kun apogantoj aŭ membroj de la du pli grandaj (dekstrulaj) partioj, oni sendube rajtas demandi, kiel povas taŭge funkcii demokratio en lando, kie estas tiom da korupto kaj malhonesteco. Espereble la finaj decidoj de la tribunaloj estos unua paŝo al purigado.

Garbhan MACAOIDH