Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Ho, tempoj! Ho, moroj!

Pro historiaj kialoj, kiuj ne koncernas nin, preskaŭ ĉiu strato en nia urbo havas du nomojn. Eble ne la plej prestiĝa, sed certe unu el la plej allogaj estas Nova Strato, alinome “Promenejo de la Fraŭloj”, kiu etendiĝas laŭ malpli ol unu kilometro de la eksa juĝista domo ĝis la trafikcirklo ĉe la enirejo de la urbo. Je la fino, sur la horizonto, vidiĝas Crochan [kroĥan], la sola vere elstaranta monteto en la ĉirkaŭaĵo.

Ĉiuflanke de Nova Strato, malantaŭ japanaj sakuraj arboj, kiuj portas siajn belajn florojn dum tro mallonga tempo, estas vico de elegantaj loĝdomoj. Tie troviĝas malgrandaj vilaoj kaj la familiaj domoj ŝatataj de angla kaj irlanda burĝaro, nomataj bangaloj, kvankam ili malmulte similas la kabanojn bangladeŝajn, kiuj originale sugestis tiun nomon.

Nur kelkajn metrojn for de la trafikcirkla ekstremaĵo de tiu agrabla vojo, la entrepreno McDonald’s decidis konstrui novan manĝejon kaj tiel enkonduki nordamerikajn frandaĵojn en nian senofendan komunumon. La matenon post ties malfermo mi piediris laŭ Nova Strato, kaj konsternite konstatis, ke la tuta vojo estas kovrita de pakaĵoj, plastaj manĝilaroj kaj kartonaj tasoj portantaj la M-simbolon de la firmao.

Putriĝintaj restaĵoj

Nun, en nia malgranda kampara urbeto, ekzistas ne malpli ol ses “krak-” aŭ “rapid”-manĝejoj, do elĵetaĵoj sur la stratoj konstante multiĝas. En ĉiuj heĝoj kaj ĝardenoj vidiĝas plastaj, paperaj kaj kartonaj ujoj enhavantaj putriĝintajn restaĵojn de transatlantika nutraĵo.

Ne nur en nia urbo, tamen, sed en ĉiu urbego, urbo aŭ vilaĝo, kie estas pavimo, ŝtona trotuaro aŭ teraso, la tuta surfaco estas makulita de milionoj da tretitaj pecetoj da maĉgumo, kiuj ne estas forigeblaj krom per specialaj maŝinoj. Tia forigo — kiu pro manko de taŭgaj maŝinoj neniam okazas en nia urbo — ne povas esti pli ol momenta, ĉar la malaperinta maĉgumo estas tuj anstataŭigita de novaj elkraĉitaj buŝaĵoj.

Ĉie, amasoj da infanoj kaj junuloj — tiuj, kiuj ne jam sidas manĝante en la rapidmanĝejoj aŭ krakmaĉante usonan krevmaizon en kinejoj ekskluzive prezentantaj usonajn filmojn — kuniĝas en parkoj, sur razenoj kaj ĉe stratanguloj. Ili portas bazopilkajn ĉapojn kaj blankajn palmopied-similajn tolŝuojn: kiel sencerbaj anasoj ili aspektas. Ilia parolado estas miksaĵo de loka dialekto kaj usonangla slango. Multaj aŭskultas rokmuzikon eligatan de grandegaj, apenaŭ porteblaj radio-aparatoj nomataj “getto-frakasiloj”.

Importita malkulturo

Tiel nia eŭropa civilizacio, nepo de la gloraj kulturoj de Grekio kaj Romo, ido de Renesanco, lulilo de grandaj pentristoj, poetoj, komponistoj, filozofoj, arkitektoj kaj verkistoj, iom post iom sinkas en ŝlimejon de importita malkulturo kaj malcivilizo.

La nacio kreita de la t.n. pilgrim-patroj, kiuj surteriĝis en hodiaŭa Nova Anglio, estas bazita sur noblaj idealoj kaj fervoraj esperoj. Domaĝe, ke ne nur Eŭropo sed ankaŭ ĉiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiĉaj kaj malutilaj elementoj de tiu iam esperplena nova mondo.

Garbhan MACAOIDH