Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

La flandra en Kongo

Parto de frazo en la teksto “Lingvo kaj politika povo” (MONATO, 2000/5, p. 13) pri la lingva situacio en Kongo (la iama Zairio) lasis min perpleksa: “La plimulto de la misiistoj tamen venis el Flandrujo, predikis la evangelion kaj instruis en elementaj lernejoj en la flandra.” Ĉu? – Kvankam mi dum pli ol 50 jaroj multon legis kaj aŭdis pri Kongo-Zairio (mia frato estis kuracisto tie, kvankam mi mem pasigis unu jaron en la tiama Belga Kongo instruante tie), kvankam mi en 1987 revizitis la landon, tamen mi neniam estas spertinta tiun strangan aserton, eĉ neniam aŭdis ion tian.

Mi povas akcepti ke la verkinto de la teksto skribis ion, kion oni instruis al li, kaj ke li respondos tiusence (kiel li faris en MONATO 1999/12, kiam li asertis ke li “studis la zairan historion, kiel la belgoj ĝin surpaperigis”). Sed volonte mi vidos tekstojn, kiuj certigas tiun nekredeblan instruadon en la flandra en elementaj lernejoj de la iama Belga Kongo (kaj eble tiaj tekstoj ekzistas, ĉar en la tempo de la mobutismo oni inventis kion ajn por falsi la historion).

Kiel ajn, mi denove faras al mi la demandon ĉu la fiera aserto de MONATO, ke ĝi pli bone informas la leganton danke al la fakto ke ĝi havas siajn informantojn surloke, estas pravigebla. Ĉar kiu ajn informanto estas influata de la socia aŭ politika tendenco kiun li/ŝi preferas aŭ subiras. La diversaj vidpunktoj pri la stato en Kosovo, esprimitaj en tiu ĉi magazino, estas bona ekzemplo.

Wim M.A. De SMET, Belgio