Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Komputiko kaj Esperanto

Mi legis la artikolon de G. Ledon pri la bug(rad)o de la jarmilo (MONATO 2000/5, p. 5). Mi tute samopinias, ke la gigadolaroj elspezitaj por la insekteto estintus pli utile uzataj alimaniere (ekzemple por plibonigi la sekurecon de ŝipoj), kaj mi komprenas lian elreviĝon pri komputiloj. Ne nur komputiloj pli kaj pli sklavigas nin, sed tiun evoluon la komputila kaj programara industrio decidis mem.

Oni iam esperis, ke danke al komputiloj ripetaj kaj tedaj taskoj iom post iom malaperos. Oni ekzemple kredis, ke tajpistinoj iĝos programistoj. Bedaŭrinde, nur la malo okazis, kaj la tedaj taskoj truditaj de la komputilo multobliĝis, devigante inĝenierojn roli kiel — malspertaj — tajpistinoj.

Antaŭe, eblis verki programojn per familia komputilo kaj la programadlingvo Basic. Estis bezonata nur koni kelkajn principojn pri programado. Ĉiuj povis krei programojn. Nun tiu eblo estas, kiam ne ŝlosita, almenaŭ ege malfacila kaj kosta.

Kiel profesia komputilisto, mi ankaŭ uzis pli fakecan, sed pli potencan lingvon: ĝi nomiĝis APL, kreita de Ken Iverson, kaj ebligis verki programon en kelkaj horoj. Du aŭ tri linioj sufiĉis por skribi programon, kiu faras la samon kiel tuta paĝo da C aŭ Basic. Sed bedaŭrinde, ĝi preskaŭ ne plu estas uzata. Interalie, ĉar ĝi bezonas specialajn literojn kaj (esperantistoj ja bone konas la problemon ...) necesas adapti klavarojn, printilojn, tekstprilaborilojn, ktp ... kaj malfacilas kuri post la progreso ...

Hodiaŭ la plej riĉa firmao vendas programojn ne speciale bonajn (eĉ malbonajn kiel multaj fakuloj asertas), sed normajn — almenaŭ en la menso de la mastrumantoj. 90 % de ilia valoro estas ne la laboro por krei ilin, sed por kredigi al la uzantoj, ke ili estas normaj (eĉ se ili ne estas kongruaj de unu versio al la alia!). Meditinda por esperantistoj, ĉu ne?

J.S. BRILLEAUD, Francio