Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pedante

Mi volas klaĉi ne super konjako sed pri la eseo iom pedante tribunata de Yamasaki Seikô (MONATO, 2000/6, p. 26). Mi komprenas ke la aŭtoro bone posedas la francan lingvon kaj la modernan historion de Eŭropo, sed ke li malbone posedas profundan kontempladon pri la aktuala Japanio. Li diras,“Kiuj legas Kurt Tucholsky [tuĥolski] pensus ke la tiama Germanio fotografie similas al la aktuala Japanio.” S-ro Yamasaki aludas ke la nuntempa Japanio similas al la Germanio post la fino de la unua mondmilito, kiu pavimis la vojon por Hitler. Li malpravas! La vero estas ke en Japanio post la fino de la dua mondmilito diskursoj nevideblaj en eŭropaj landoj dominadis en la politika klaso kaj en sensacia ĵurnalismo. Tiuj diskursoj instruadis la postmilitan japanan popolon pri “brutalaĵoj” fare de la “koloniisma” kaj “militarisma” Japanio. La aktualaj japanoj nun ekrimarkas pere de saĝa ĵurnalismo ke tiuj diskursoj deflankiĝas. Ĉu Yamasaki Seikô kuraĝas min etikedi “ekstrem-dekstrulo”, same kiel EU-registaroj la aŭstran Haider?

IGARASI Takeo, Japanio