Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉu ni mortu miskomprene?

Ĉi tiun titolon ni ankoraŭ ne vidis el la plumo de verkisto Claude Piron, nia fama Johán Valano. Verdire tio ne plu apartenas al fikcio, ĉar laŭ informoj 11% el la kraŝoj, preskaŭ-kraŝoj kaj pliaj gravaj akcidentoj aŭ incidentoj okazas pro miskompreno en lingvaj uzadoj ĉe la aviadaj agadoj.

Informoj kaj faktoj

Hispana ĵurnalisto Carlos Luiz Alvarez skribis en “Kuriero de Unesko”: “La informoj ne okazas, ili estas kreitaj. Se ne estus ĵurnalistoj, ili ne estus informoj. Ili simple estus faktoj.” Pli ol ie ajn, en aviado informoj kaj faktoj estas intime ligitaj, aparte inter registoj aŭ kontrolistoj ĉe aerodromoj kaj pilotoj de avioj. La informoj tuj iĝas faktoj, tial miskomprenoj ne devas okazi; tio postulas klaran komunikadon, fonetikan, koncizan, precizan, simplan lingvon.

La plej katastrofa akcidento, en kiu mortis 583 homoj, okazis pro nederlanda piloto kiu miskomprenis la anglalingvajn informojn de aerodroma registo. La informo (misinformo pro miskompreno) provokis la teruran fakton!

Sagacaj pioniroj — stultaj hegemonioj

Jam antaŭ 1910, Ernest Archdeacon [arŝdekon] kaj Henri Farman, du grandaj pioniroj por aviado kaj Esperanto, lernis la lingvon kaj deklaris, ke nia mondo ne povas postvivi sen tutmonda lingvo de komunikado, sen Esperanto. Tiel rezonas sagacaj, inteligentaj homoj kiuj progresigas la mondon. Bedaŭrinde tiuj, kiuj regas tiun saman mondon, estas stultuloj kun konservativaj, ksenofobiaj, parti-politikaj principoj, kio bremsas la progreson.

En 1951, trude, sen iu ajn scienca pravigo, sed kun hegemoniaj intencoj FAA, la usona instanco pri aviado (Federal Aviation Administration) oficialigis la anglan lingvon, kiel tutmondan komunikilon por aviado.

Tiam la pasaĝeraj avioj, kiuj funkciis per helicoj, estis relative malrapidaj, malgrandaj kaj ne multnombraj. La komunikadoj ne bezonis esti tre rapidaj, tiel la angla lingvo povis funkcii relative bone, kun ripetado de instrukcioj en la naciaj lingvoj de la respektivaj landoj.

Nun, 50 jarojn poste, la aerodromoj estas saturitaj de rapidegaj, gigantaj jetoj. La komunikadoj devas esti rapidaj kaj sekuraj per precizaj kaj koncizaj informoj. La instrukcioj senhezite devas esti komprenataj de ĉiuj aviadistoj el la tuta mondo, sendepende de la gepatraj lingvoj de la pilotoj. Ĉiuj raciaj, ne stultaj homoj konkordas, ke lingvo internacia, tutmonda, kiom eble plej klara, fonetika, relative facila kaj simpla estas nepre bezonata. La lingvo kiu plej respondas al tiuj kondiĉoj estas Esperanto, eĉ sen paroli pri ties neŭtraleco, senhegemonieco kaj pliaj kvalitoj.

Angla lingvo ne taŭgas

Kial la angla lingvo ne taŭgas por tutmonda komunikado en aviado? La angla lingvo ne estas fonetika, per 26 literoj ĝi transdonas 42 sonojn, kiuj estas transskribeblaj laŭ 456 manieroj. Simpla lingvo ne povas havi esceptojn, la angla havas 165 neregulajn verbojn. Preciza lingvo devas havi klarajn esprimojn, la angla posedas 6000 idiomajn esprimojn kaj averaĝe 5 signifojn por ĉiu vorto aŭ inverse 5 vortojn por ĉiu signifo. La angla lingvo ne nur danĝere , detrue poluas ĉiujn lingvojn de nia planedo, sed mem dialektiĝis en 38 anglajn apartajn nuancojn ene de 8 ĉefaj lingvaj grupoj, do kiun anglan lingvon adopti?

Ĵurnalistoj informas

Ĵurnalistoj de usona televizio NBC raportis pri 345 miskomprenoj, kraŝoj kaj preskaŭ-kraŝoj pro lingvaj problemoj ekde 1988, koncerne la usonajn pilotojn mem. El tiu cifero 95 incidentoj okazis en Usono kaj 250 en aliaj landoj. Oni ankoraŭ ne havas statistikojn pri la cetera 95%-a mondo, kiu ne scipovas la anglan lingvon sed devige uzas ĝin.

En tiuj lastaj semajnoj pro la provo uzi efektive la anglan fare de Air France, en la franca flughaveno Charles de Gaulle kaj pro la fiasko, reaperis la amuza anekdoto “Keskidi” (qu’est-ce qu’il dit), “kion li diras” ... ĉar evidente elstaras inter la pilotoj kaj aerodromaj registoj konstanta miskompreno pro la lingva obstaklo.

Tial la “utopiulo” (ĉu utopio?) Kent Jones

iniciatis premon, eĉ tutmondan premgrupon por konvinki la “utilajn idiotojn” de la sistemo kaj de aviado aparte, konsideri tiun danĝeregan problemon de lingva interkomprenado, por venigi racian solvon. Ĉiuj klarvidaj legantoj de MONATO, kiuj praktike uzas Esperanton kaj volas helpi en tiu serioza, politika entrepreno, bonvolu kontakti Jones.

Aŭ ĉu ni mortu miskomprene?

Gilbert LEDON

PS: Aliflanke, alia utopiulo, kiu estas la aŭtoro, eksa, amatora piloto, akceptis la taskon kompili aktualan aviadan terminaron. Ĉiuj pilotoj kaj aerodromaj registoj aŭ kontrolistoj, kiuj bone konas la frazeologion inter tero kaj avioj, bonvolu kontakti min prefere nur en portugala, franca aŭ esperanta lingvoj.