Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kanajlo-ŝtatoj

Ĉu ŝtato povas esti kanajlo? Jes, se ĝi posedas atomraketojn minacantajn Usonon. Tial la potencega nordamerika ŝtato planas denove stel-militon, simile kiel eksa usona prezidanto Ronald Reagan; li nomis ikon “regno de malbono”, kiam li prezentis la grandiozan ideon, per detruiloj en la kosmo protekti sin kontraŭ la kanajloj en Kremlo. Tiu stelmilito ne realiĝis, ĉar la tekniko nur parte funkciis kaj estis tro kosta.

Malvarma milito denove?

Tempoj (de malvarma milito) pasis, sed la ideo ne mortis. Nun en Usono estas elektokampanjoj por nova prezidanto, kaj en usonaj elektokampanjoj ŝajne oni ĉiam bezonas aparte tiklajn temojn, por logi elektontojn. Do oni revivigis la stelmiliton, en iom malpli grandioza dimensio kaj kun novaj celoj. Nun usonaj militistoj pensas pri protektado de usonaj civitanoj per malmultaj raketoj, kaj la malamiko timata estas ne plu Sovetio (nuna Ruslando) sed la menciitaj kanajloŝtatoj. En la listo estis ekzemple Norda Koreio, Irako, Irano, Libio, tamen ne Ĉinio, kun kiu Usono volas negocadi.

Ruslanda rifuzo

Aliaj demokrataj ŝtatoj, precipe eŭropaj, ne volis sekvi la usonan karakterizon kaj preferis paroli pri riskoŝtatoj, kaj, krome, ne emis retroiri en malvarman militon. Ruslando, pli severe kaj rifuze, avertis, ke la usonaj planoj minacas ne nur Moskvon, sed ankaŭ kontraktojn pri malarmado subskribitajn de ambaŭ ŝtatoj. Kaj deklaris, ke Ruslando devus reagi per propra armado, se Usono realigus siajn planojn. Pri tia nova vetarmado avertis ankaŭ eŭropaj registaroj.

Kaj okazis, ke subite norda kaj suda Koreioj dum pinta kunveno de ties prezidantoj prikantis pacemon, ke la nord-korea kanajlo montriĝis ĉarma kaj ĝentila kaj afabla registo — la malo de kanajlo. Do Vaŝingtono vole-nevole devis forstreki Nordan Koreion el la listo de kanajloŝtatoj. Kaj okazis, ke usona ministrino pri eksterlandaj aferoj pro protestoj modifis la karakterizan terminologion. Nun ŝi ne plu parolas pri kanajloŝtatoj, sed pri problemŝtatoj (ĉu vi memoras la eŭropan terminon “riskoŝtatoj”?).

Utopio tre kosta

Kaj okazis, ke ekspertizo por la usona parlamento pri la planata raketprotekto konkludas, ke la sistemo ne funkcias, ke testoj fiaskis, kaj ke pro teknikaj problemoj la evoluigo daŭros pli longe, kaj la kostoj povos esti gigantaj, tro gigantaj. Krome oni tute ne povas scii, kiujn kontraŭrimedojn ellaborus la celataj kanajlo — ho pardonu! — problemŝtatoj. Ĉu vi memoras, kial tiama usona prezidanto Reagan fine rezignis pri sia utopia stelmilito?

Restas la demando pri kanajloŝtatoj. Se ni akceptas, ke ŝtato mem povas esti kanajla kaj ne nur pro la fakto, ke kanajlo regas ĝin, ni povas trovi multajn faktojn, pro kiuj ŝtato prave estas nomata kanajla, ekzemple, kiam temas pri homaj rajtoj. Unu el la gravaj kriterioj sendube estas mortpuno, kiu estas praktikata en supozeble ĉiuj landoj, kiujn listigas Usono kiel problemŝtatojn. Inter la demokrataj ŝtatoj tamen estas malmultaj, kiuj ankoraŭ ekzekutas (legu: murdas) homojn tiel fervore kiel Usono, kaj precipe ties kandidato por prezidanteco George Bush [ĝorĝ buŝ] la pli juna. Ĉu do ni rajtas nomi ankaŭ Usonon kanajloŝtato?

Eble nur fantomo

Sed ni revenu al la raketoj. Ĉu ne estus multe pli bone, se ĉiuj klarvidaj registoj investus tutan sian energion kaj politikajn kapablojn por forigi atomarmilojn tutmonde, anstataŭ kontraŭbatali ilin per novaj raketoj? La minaco fare de kanajloj estus multe malpli granda, se ne ekzistus atombomboj. Sed Usono preferas nervozigi kaj konfuzi per siaj planoj eĉ amikajn ŝtatojn, kiuj ne scias, kiel plej bone reagi sen ofendi Vaŝingtonon.

Aliflanke, ni povas atendi, ke simile al Reagan ankaŭ la nova usona prezidanto, elektita, entombigos la planon, kiun oni lanĉis — eble ja nur — por la elektokampanjo. Estas konata kaj ofta metodo, krei fantoman eksteran malamikon por gajni voĉdonojn de patriotaj civitanoj. Venkinte, elektitoj povas rezigni pri sia fantomo. Tiuterene la ruslanda prezidanto Putin estis pli bonŝanca: li povis prezenti realan malamikon, ĉeĉenajn “teroristojn” kaj ties kanajloŝtaton, al sia patriota elektopopolo. Usono ne disponas pri tia propralanda malamiko. Ni kompatu ĝin.

Stefan Maul