Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NOV-ZELANDO

Ŝanĝiĝas la direkto

“Fermi la breĉojn” inter havuloj kaj nehavuloj: tion celas per sia unua buĝeto la nov-zelanda ministro pri financo Michael Cullen [majkl kalin]. Tiel estos helpataj tiuj, kiuj antaŭe estis neglektataj: senlaboruloj, malsanuloj, infanoj kaj maljunuloj; ankaŭ maorioj kaj aliaj polinezianoj.

Inter la diversaj proponoj notindas kampanjo por ĉesigi fumadon inter maorioj, kiuj montras monde unu el la plej altaj mortostatistikoj pro tabak-uzo. Tamen unu maoria grupo lanĉis jurproceson, argumentante, ke dum la lastaj 160 jaroj sinsekvaj registaroj kuraĝigis ilin fumi kaj ke nunaj planoj tro malmultas, tro malfruas. Spertuloj samopinias. Aliaj projektoj koncernas maoriajn lingvon kaj edukadon: estos trejnataj pli da maoriaj instruistoj. Laŭ la ministro: “Ni ne povas festi nian identecon, se ni estas fremduloj en la propra lando”.

Klasĉambroj

La buĝeto helpos ankaŭ universitatojn — kondiĉe, ke ili ne altigos studkostojn — kaj lernejojn, kiuj disponos pri monrimedoj por konstrui novajn klasĉambrojn kaj por plibonigi ekzistantajn. Komercistoj, plendinte, ke la registaro ilin neglektas, profitos de fonduso por esplori kaj evoluigi novajn industriojn.

Opoziciaj partiestroj kritikis la buĝeton, dirante, ke ĝi ne sekvas la politikon de la antaŭa registaro. Tiu preferis redukti impostojn kaj rekte ŝarĝi homojn per la kromaj kostoj de servoj ne plu registare provizataj. Tamen bonfaraj organizaĵoj kaj sindikatoj bonvenigis la buĝeton, ĉar ĝi faciligos aferojn por malriĉuloj.

Forsta industrio

Dum la unua kvaronjaro post la baloto (novembro 1999), la nova registaro tre popularis. Sed ĝi rikoltis malaprobon de la forsta industrio, kiam ĝi decidis ne plu ekspluati la indiĝenajn arbarojn ĉe la okcidenta marbordo de Sudinsulo. Tamen laŭ medioprotektantoj la registaro ne sufiĉe rapide agis: nur post du jaroj ĉesos la arbo-faligo. La registaro promesis kompensi perdojn al la koncernaj regionoj por altiri tien aliajn industriojn.

Problemo evidentiĝis por la registaro, kiam tuj post la buĝeto la ministro pri maoriaj aferoj implikiĝis en seks-skandalo okazinta antaŭ 15 jaroj, en kiu enplektiĝis knabino neplenaĝa. La ĉefministro Helen Clark [klak] elpostenigis la ministron, ne volante, ke ŝia programo por helpi la plej vundeblajn homojn en la socio elreliĝu. Laŭ Clark, la buĝeto temas pri justeco, sekureco kaj eblecoj. “Lastan novembron”, ŝi diris, “Nov-Zelando voĉdonis por direkto-ŝanĝoj ekonomia kaj socia. Per la buĝeto, tiu ŝanĝo bone komenciĝis.”

Donald ROGERS