Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MONDAJ FINANCOJ

Internacia kunsido de financistoj en Prago

Kunsido de Internacia Mona Fonduso (IMF) kaj de Monda Banko (MB) okazos en Prago de la 18a ĝis la 30a de septembro 2000. Oni antaŭvidas ke en la kongresejo (kie okazis la UK de Esperanto en 1996) kunvenos preskaŭ 20 000 financistoj el la tuta mondo. Sed samtempe estas atendataj ĝis 30 000 kontraŭuloj de la kunsido, kiuj venos el la tuta Eŭropo por manifestacii kontraŭ la ekonomia tutmondiĝo.

Post la malsukceso de la konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) pasintjare en Seattle (MONATO 2000/2, p. 10), kaj post la strataj interbatiĝoj en Vaŝingtono en la ĉi-jara printempa kunsido de MOK kaj MB, estas farataj grandaj preparoj por malebligi similajn ekscesojn en Prago. La planadon de prevento de teroristaj atencoj partoprenas ankaŭ spertuloj de la usona FBI.

La kostoj de sekureco

Laŭ pritakso de la ministrejo pri internaj aferoj, por garantii la sekurecon de la kunsido estos necesaj elspezoj je preskaŭ 250 milionoj da kronoj, sed la ŝtata buĝeto disponas nur pri 98 milionoj (39 ĉeĥaj kronoj proksimume egalas al 1 usona dolaro).

“La sekurigaj aranĝoj estas garantiataj kaj por la ministrejo pri internaj aferoj ili prezentas absolutan prioritaton. Se la registaro ne disponigas la necesajn financojn, tiam havigos ilin la ministrejo mem el siaj propraj fontoj. Sed estas evidente, ke tiu mono poste mankos aliloke,” diris la porparolanto de la ministrejo. La ministro pri financoj, Pavel Mertlík, konstatis ke Prago estas tre bone preparita por la kunsido de IMF.

Ke ekzistas problemoj kun la financado de la sekureco koncedis ankaŭ la polica vicprezidanto: “Por tiuj ĉi aferoj ni devis disponigi 96 milionojn da kronoj el niaj propraj rimedoj, sekve nun ni devas redukti elspezojn en la granda plimulto de ceteraj sferoj.” Li rifuzis la opinion, ke pro la ŝparigaj dispozicioj estas limigita la agopovo de la polico. “Ni aĉetas la teknikan ekipaĵon, kiun ni ĉiuokaze devus havigi al ni, kvankam eble en pli longa tempo-horizonto.”

La ministro pri internaj aferoj postulis de la registaro, ke lige kun la kunsido de IMF ĝi disponigu parton de la rimedoj de la ŝtata buĝeta rezervo, kiu egalas al 140 milionoj da kronoj. Tiu sumo estus dividenda inter la ministrejoj pri internaj aferoj, pri defendo kaj pri financoj.

Samtempe la magistrato de la ĉefurbo Prago postulas subvencion el la ŝtata buĝeto je 40 milionoj da kronoj por kovri la kromajn kostojn de deĵoroj de la urbaj policanoj, fajrobrigadanoj kaj sanitaristoj.

Prefere dialogi ol stratbatali

Tamen, sociologoj, psikologoj kaj aliaj fakuloj opinias, ke pli bone estus dialogi kun la kontraŭuloj de la kunsido ol batali kontraŭ ili. Por multaj el ili la problemo de la tutmondiĝo estas nur substitua problemo. En ilia protesto evidentiĝas ilia radikalismo kaj la ĝenerala malkontento de junaj homoj, kiuj de la postkomunismaj ŝanĝoj atendis ion alian, pli promesdonan kaj pli gravan por ili, ankaŭ laŭ la sociala vidpunkto, kie troviĝas la problemoj de laboro, loĝejoj, ktp. Ĝuste tiuj ĉi junuloj estos en la estonteco signifoplenaj politikaj agantoj.

Pro tio prezidento Václav Havel esprimis sian intencon inviti 250 subtenantojn kaj kontraŭulojn de la tutmondiĝo al komuna renkontiĝo kaj diskuto en la praga kastelo. Tiun ĉi iniciaton bonvenigis ankaŭ la prezidanto de MB, James Wolfensohn: “Se ni havos bonan volon reciproke aŭskulti nin kaj lerni unu de la alia, tiam ni havos pli grandan ŝancon plibonigi la mondon.” Havel ne kontraŭus, ke la kunsidon akompanu senbruaj manifestacioj, dancamuzoj kaj koncertoj.

Ĉeĥaj politikistoj havas malsamajn opiniojn pri traktadoj kun la radikaluloj. Ekzemple social-demokrata deputito opinias, ke radikaluloj estas radikalaj ĝuste pro tio, ke ili rifuzas trakti kaj preferas protesti. Laŭ deputito de la dekstrema Liberec-unio radikaluloj havas purajn intencojn, sed malbone vidigas ilin. Ili ĵetas ŝtonojn, kiam atakas ilin polico. Sed, se ili estos invititaj kaj diskutos, kial ili ĵetus ŝtonojn? Alia dekstrema deputito de la Civitan-demokrata partio opinias ke tiuj, kiuj intencas en septembro veni en Pragon, ne volas diskuti. Ili volas provoki tumultojn.

Por malebligi manifestaciojn de ekstremistoj, la praga filio de la Civitan-demokrata partio luis de la 18a ĝis la 21a de septembro la Malnovurban kaj Venceslaan placojn kaj intencas tie organizi proprajn aranĝojn por apogi la tutmondiĝon kaj la kunsidojn de IMF kaj MB en Prago. Ĉu per tio oni malhelpos aranĝojn de ekstremistoj, aŭ ĉu oni kuraĝigos ilin, estas dume nerespondebla demando.

jpa