Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

POLLANDO

Landlimoj sen limoj

En mondo, en kiu daŭre regas ŝovinismo kaj naciismo, tamen laboras homoj por krei pli harmonian, pli pacan ekziston. Tian gravan, edukan kaj artan celon evidentigas i.a. la fondaĵo Pogranicze (Landlimeco) en la urbeto Sejny, Pollando. Tie ĉi loĝas homoj de diversaj naciecoj, kutimoj, religioj, rekonante la rajton al alieco de ĉiu kunloĝanto.

Pogranicze estas fondita antaŭ 10 jaroj de kvar personoj sur terpeco apud la landlimo pol-litova-belorusia. La urbeton Sejny oni ne hazarde elektis: ĝi liveris plurajn atestojn de kunvivado de pluraj etnoj. La arkitekturo estas multdira: sinagogo, evangelia preĝejeto, katolika baziliko kaj eta tombejo de raskolnikoj — movado soci-religia de la 17a jarcento kontraŭanta la oficialan ortodoksan religion — indikas buntan, plurkulturan miksaĵon.

Spektakloj

Ĉio komenciĝis modeste, sed baldaŭ, pro la graveco de la programo, la iniciatintoj ricevis financan subtenon de la ministrejo pri kulturo. Baldaŭ la fondaĵo ekuzis du postjudajn konstruaĵojn, la Blankan Sinagogon kaj “jeŝiva”, la iaman lernejon. En la sinagogo okazas teatraj spektakloj kaj koncertoj, ekzemple de orkestro prezentanta judan muzikon.

Plej grava laboro celas la junularon. Per la programo “Landlimeca lernejo” diverskulture edukiĝas junaj homoj. Realiĝas ankaŭ art-edukaj seminarioj kun infanoj. Ekzemple, “Memoro pri pasinteco” celis respondi la demandon: Kiamaniere kultura heredaĵo povas fariĝi vivoplena por juna generacio? Minoritatoj kiaj ciganoj ne neglektiĝis: la aranĝo “Cigana Vilaĝeto” provis forigi kliŝojn pri tiu ĉi popolo.

Filmisto

En 1994 la fondaĵo komencis eldoni verkojn pri la temoj harmonio kaj paco. Ĝia kvaronjara revuo “Krasnogruda”, laŭ la nomo de apuda vilaĝo, ricevis prestiĝan premion de pariza-pola kultura asocio. Cetere la laboron de la fondaĵo subtenas la pola filmisto Andrzej Wajda [andĵej vajda], ĉi-jare distingita per premio “Oscar”, kaj la verkistoj Ryszard Kapuściński [reŝart kapuŝcinjski] kaj Jerzy Ficowski [jeĵe ficovski].

Ficowski — kies patro Tadeusz estis esperantisto kaj dramo-tradukinto — ricevis ĉi-jare la titolon “Homo de Landlimeco”. La ekspozicio dediĉita al la verkisto — poeto kaj konato de la cigana lingvo kaj kulturo — vekis intereson de multaj.

Zofia BANET-FORNALOWA/pg

En la iama juda lernejo en Sejny situas la dokumento-centro de fondaĵo Pogranicze.

Poeto Jerzy Ficowski (dekstre) ricevas premion “Homo de Landlimeco”.

Sejny: urbeto transpontanta kulturojn.