Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Ekskapo eskapas

Antaŭe ŝatata kaj respektata, nun mokata kiel “Houdini” (laŭ la usona senkatenigisto kaj eskapisto): jen la sorto de la iama irlanda ĉefministro Charles Haughey [ĉalz hoĥe]. Tiu, laŭ esploroj de registara tribunalo, kulpas pri kontraŭleĝaj agoj plenumitaj, kiam li estis ministro. Poste, juĝisto akuzis lin eĉ pri ĵurrompo kaj pri obstrukco de la tribunala laboro.

Tamen, kiam Haughey devis aperi antaŭ kriminala kortumo, la tiea juĝisto akceptis pledon de la defenda advokato, ke la akuzato frontos al maljusteco. Kialo: en parlamenta debato la vic-ĉefministro Mary Harney deklaris, ke malhonestaj politikistoj estu punitaj. Ĉi aserto, laŭ la advokato de Haughey, povus negative influi ĵurianojn.

Manifestacio

Plue, kaj ĉefe, publikaj manifestacioj, ankaŭ afiŝoj kaj flugfolioj presitaj de la partio de socialistaj laboristoj kaj distribuitaj tra Dublino, estis interpretataj de la juĝisto kiel personaj atakoj kontraŭ Haughey, kiuj same minacus justan verdikton. Decidite estis prokrasti la proceson ĝis ankoraŭ nefiksita dato.

Intertempe la ŝtata prokuroro deklaris la decidon kontraŭleĝa kaj neracia. Eblas argumenti, ke se oni akceptus la decidon, la konsekvencoj neimageble damaĝus justecon en Irlando. Teorie, iu ajn krimulo povus ruze instigi influhavajn personojn insulti lin kaj postuli punon, por ke poste la akuzato pledu, ke la asertoj fias kaj implikus proceson.

Jen ne la unua fojo, ke “Houdini”-Haughey eskapis sian punon. Ĉu tamen la reganta koalicio “eskapos” sian sorton, dubendas: la publiko forte kritikis vic-ĉefministron Harney, membron de la plej malgranda koalicia partio, pro ŝia rolo en la afero.

IRL/pg