Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONKURSO

Per malnovaj aŭtoj ĉirkaŭ Balta Maro

Cent aŭtoj startis en Nederlando meze de junio kaj post tri tagoj enveturis la litovan ĉefurbon Vilnius. Vere Litovion atingis ne ĉiuj startintaj aŭtoj — tridek el ili paneis sur polaj vojoj, kaj unu en Litovio.

En la konkurso “Malnovaj aŭtoj al la arkta cirklo kaj reen” rajtis partopreni nur aŭtoj produktitaj antaŭ la jaro 1967. La plej malnova estis “Simplex” de la jaro 1916. La aŭtoj estis dividitaj laŭ konstrujaro en du kategoriojn: produktitaj antaŭ 1949 kaj antaŭ 1967.

Dum 20-taga rondveturo ĉirkaŭ Balta Maro oni traveturis 9000 kilometrojn. La aŭtojn stiris nederlandanoj, argentinanoj, belgoj, kanadanoj, germanoj, britoj, italoj, aŭstroj, skandinavoj, svisoj, rusoj kaj usonanoj, reprezentantoj de Sud-Afriko. En la konkurso oni luktis por du specialaj premioj — “Pokalo de nacioj” kaj “Pokalo de damoj”.

El Litovio la aŭtoj direktiĝis al maŝina muzeo en latva ĉefurbo Rigo. Poste sekvis Estonio, Finnlando, Svedio kaj la finalo estis en norvega ĉefurbo Oslo.

Laimius STRAZNICKAS

Multaj eksterordinaraj aŭtoj en la centro de la ĉefurbo Vilnius.

Multaj stiristoj de malnovaj aŭtoj en paradaj kostumoj.

Vilniusanojn allogis “Bentley” de 1929.