Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FILATELO

Nova aŭstra poŝtmarko

Aperis poŝtmarko pri okazaĵo en Malsupra Aŭstrio. Tie malsatega metilernanto iam ŝtelis panon ĉe iu posedanto, kiu estis kamparano aŭ bakisto. Tiu lasta koleriĝis, prenis duan panbulon kaj ĵetis ĝin sur la forkurantan knabon. Li trafis la junulon tiom malbone, ke tiu mortis. Ĉar la murdinto estis respektata viro, li ne estis severe punita, sed nur devigita starigi kolonon kun priskribo de tiu fiago. Tiun kolonon oni nomas germane Marterl kaj ĝi devenas de la latina vorto martyrium (martireco). Sur ĝi la jarindiko ne plu bone legeblas — 1301 aŭ 1501. La aŭstra poŝtmarko pri tiu okazaĵo aperis en junio 2000 kaj havas valoron de 23 ŝilingoj (1,67 eŭroj). Ĝi estas unu el la lastaj kun nur ŝilinga valorindiko. Ekde 2001 la aŭstraj poŝtmarkoj indikos la valoron en ŝilingoj kaj eŭroj, kaj ekde 2002 nur en eŭroj.

WALTER KLAG