Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Koalicio kontuzita

Fine de junio elektiĝis 480 parlamentanoj al la Ĉambro de Deputitoj — japane shugi-in — unu el la du ĉambroj de la japana parlamento (kokkai). Suferis la reganta koalicio: la Liberala Demokratia Partio (LDP) perdis seĝojn, sed restas la plej granda partio. Ankaŭ koaliciaj partneroj de LDP spertis malvenkojn.

Tamen malgraŭ opoziciaj gajnoj, registritaj ĉefe de la Demokratia Partio de Japanio, la prezidanto de LDP, Mori Yoshiro, konservis sian ĉefministran postenon. Do la regantaj partioj retenis sian povon.

Dinastioj

La balotoj plenumiĝis laŭ kombino de rekta elektado kaj proporcia reprezentado: 300 deputitoj estas elektitaj en siaj distriktoj kaj 180 laŭ partiaj voĉoj. Voĉdonanto ricevis du balotilojn por indiki kandidaton kaj partion. Interesa fenomeno: travivo de politikaj dinastioj. Gefiloj heredas la seĝojn de siaj patroj: ekz. Obuchi Yuko, filino de mortinta eks-ĉefministro Obuchi Keizo, transprenis lian seĝon.

    Jenas partioj en la Ĉambro de Deputitoj:

  • Liberala Demokratia Partio 233
  • Demokratia Partio de Japanio 127
  • Nova Komeito 31
  • Liberala Partio 22
  • Japana Komunista Partio 20
  • Socialista Demokratia Partio 19
  • Nova Konservativa Partio 7
  • Sendependuloj kaj aliaj 21

IGARASI Takeo / pg